Vipassano

El Vikipedio
(Alidirektita el Vipassana)
Saltu al: navigado, serĉo

Elekto de artikoloj pri
Budhismo


Lotus75.png

Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Patiĉĉa samuppada
Anatta· Dukkha· Aniĉĉa
Kvin konsisteroj· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Siddhartha Gautama
Lernantoj de Budho
Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodhisatvo
Arahant· Arija magga
Nobla okparta pado
Paramito · Djhana

Signifaj skoloj

Theravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Dharma wheel 1.png

Vipassano, el la palia vipassanā (sanskrite vipashyanā), "klarvido": unu el la du ĉefaj kategorioj de la klasika budhisma meditado, kiujn oni povas praktiki sen esti aŭ iĝi budhismano, bazitaj sur la Satipatthāna-Sutta, de la Majjhima Nikāya en la palilingva Tripitako, kaj sur la Mahā-satipatthāna-Sutta en la Dīgha Nikāya (longa versio de la unua).

La du kategorioj estas samatha-bhāvanā kaj vipassanā-bhāvanā. La unua celas al koncentriĝado (samādhi), la dua al tiu klarvido kaj saĝo ((paññā)) kiu rompas la ligojn al sansaro kaj rezultas en nirvanon.

La vipassana meditado ne temas pri intelekta kompreno, sed pri direkta perceptado de la realo, t.e., de la propraj korpaj kaj mensaj procezoj. Tia meditado eksponas la veron de la malpermanento, de la nekontentigo kaj de la senpersona kaj sensubstanca naturo de ĉiuj korpaj kaj mensaj fenomenoj (palie anicca, dukkha, anattā).

Tiu ĉi saĝo (paññā) estas decida faktoro por la liberiĝo, kvankam ĝi devas esti ligita al la aliaj du partoj de la budhisma ekzercado: moralo (sīla) kaj koncentriĝado (samādhi).


Dharma Wheel.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Budhismo