Vipero
Vipero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vipera berus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Vipero (Vipera) estas genro de venenaj serpentoj vivantaj en Eŭropo kaj Norda Azio. Plenkreskaj viperoj estas kutime 50–65 cm longaj, plej longaj povas esti eĉ 104 cm. Vipero estas facile rekonebla per nigra zigzaga figuro en la dorso.
Esperanta nomo
En Esperanto vipero estas nomata ankaŭ vipuro. Tiu formo estas uzata eventuale pli vaste ol vipero, sed nuntempaj vortaroj, i.a. Nova PIV rekomendas la formon vipero.
Verŝajne vipuro estis rezulto de simpla preseraro en la Universala Vortaro, kaj Zamenhof mem uzis viperon. Estas artikolo "La Fundamenta serpento" de A. Albault en “Scienca Revuo”, Vol. 18, n°3, p. 81-88 pri la temo. [1]