Vireedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vireedoj

Flavgorĝa vireo (Vireo flavifrons)
Flavgorĝa vireo (Vireo flavifrons)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genroj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vireoj estas grupo de malgrandaj al mezgrandaj paserinaj birdoj (precipe) nur de Ameriko. Ili estas tipe el terkoloraj al verdecaj, kaj la plej malgrandaj specioj similas al la Paruliedoj krom ties pli fortikaj bekoj. Ili gamas laŭ grando el la Ĉokoa vireo, Nelsona vireo kaj Malgranda hilofilo, ĉiuj ĉirkaŭ 10 cm kaj 8 g, al la piprovireoj kaj la laniovireoj kiuj estas ĝis 17 cm kaj 40 g (Forshaw & Parkes 1991).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La kvar genroj de tiuj birdoj formas la familion de la Vireedoj, kaj oni supozas ke ili rilatas al la korvecaj birdoj de la familio Korvedoj kaj al la lanioj de la familio Laniedoj. Ĵusaj biokemiaj studoj identigis du genrojn de birdoj (nome Pteruthius kaj Erpornis) kiuj povus esti en la Malnova Mondo membroj de tiu familio (Reddy & Cracraft 2007). Observantoj komentis la vireecan kutimaron de la Pteruthius, sed ŝajne neniu imagas eblajn biogeografie malprobable vireajn parencojn en Azio.

La familio povas esti taŭge kvankam eble neakurate kategoriigita ĉe genroj kiaj la veraj vireoj, la hilofiloj (aŭ verduloj), la laniovireoj kaj la piprovireoj. Komencaj genetikaj studoj fare de Johnson et al. montris grandajn interspecifajn genetikajn distancojn inter kladoj ene de Vireo kaj Hylophilus de simila grando al la diferencoj inter Cyclarhis kaj Vireolanius. Krome kelkaj specioj de vireoj kaj de hilofiloj povus esti pli proksimaj al la piprovireoj ol al siaj respektivaj samgenranoj. Pli profunda studo povus konsili ke tiu familio estus konsiderinde redisigita je la niveloj kaj de genroj kaj de specioj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj membroj de tiu familio manĝas iom da fruktoj sed ĉefe insektojn kaj aliajn artropodojn. Ili prenas predojn el folioj kaj branĉoj; la veraj vireoj predas ankaŭ dumfluge kaj la Griza vireo prenas 5 % de sia predo elgrunde (Salaman & Barlow 2003).

Etendo kaj teritoria kutimaro[redakti | redakti fonton]

Plej parto de specioj troviĝas en Mezameriko kaj norda Sudameriko. Dektri specioj de veraj vireoj loĝas pli norde, en Usono kaj Kanado; el tiuj ĉiuj escepte la Hutona vireo estas migrantaj. Membroj de tiu familio rare flugas longajn distancojn escepte dum migrado (Salaman & Barlow 2003). Ili loĝas arbarajn mediojn kaj diferencaj specioj preferas arbarajn kanopeojn, subkreskaĵarojn aŭ marĉojn de manglejoj (Forshaw & Parkes 1991).

La loĝantaj specioj vivas en paroj aŭ familigrupoj kiuj retenas siajn teritoriojn la tutan jaron (escepte la Hutona vireo, kiu kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj. Plej parto de migrantoj defendas vintrajn teritoriojn kontraŭ siaj samspecifaj. La esceptoj estas la grupo kiu enhavas la speciojn de la Ruĝokula vireo, la Flavverda vireo, la Mustaĉa vireo kaj la Jukatana vireo, kiuj vintras en malgrandaj vagantaj aroj (Salaman & Barlow 2003).

Voĉo kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

La kanto de la Gujana piprovireo estis priskribita kiel fajfeca frazo kun la ritmo Pri tiu ĉi sono Do you wash every week?

Maskloj de plej parto de specioj estas daŭraj kantantoj. Kantoj estas kutime ege simplaj, monotonaj en kelkaj specioj de la marbordo kaj insuloj de la Karibio kaj pli prilaboritaj kaj agrablaj al homaj oreloj ĉe la Ĉokoa vireo kaj la piprovireoj (Salaman & Barlow 2003).

La nestoj de multaj tropikaj specioj estas nekonataj. El tiuj kiuj estas konataj, ĉiuj konstruas tasforman neston kiu pendas el branĉoj. La ino faras plejan kovadon, helpate de la masklo escepte ĉe la grupo de la Ruĝokula vireo (Salaman & Barlow 2003).

Specioj[redakti | redakti fonton]

Eblaj kandidatoj por relokigo en tiu familio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) Pp. 70–291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
  • Forshaw, Joseph & Parkes, Kenneth C. 1991. Encyclopaedia of Animals: Birds, p. 209. Merehurst Press, London. ISBN 1-85391-186-0
  • Johnson, N. K., Zink, R. M., & Marten, J. A. 1988. Genetic evidence for relationships in the avian family Vireonidae. Condor, 90: 428-446.
  • Reddy, Sushma & Cracraft, Joel (2007): Old World Shrike-babblers (Pteruthius) belong with New World Vireos (Vireonidae). Molecular Phylogenetics and Evolution, 44 (3): 1352–1357. COI:10.1016/j.ympev.2007.02.023 (HTML resumo)
  • Ridgely, R. S., & Tudor, G. 1989. The Birds of South America, vol. 1. Univ. Texas Press, Austin.
  • Salaman, Paul & Barlow, Jon C. 2003. Vireos. Pp. 478–479 in; Chris Perrins eld. The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, Oxford. ISBN 1-55297-777-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]