Vergilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Virgilio (verkisto))
Publius Vergilius Maro
latina poeto
latina poeto
Persona informo
Publius Vergilius Maro
Naskiĝo 15-a de oktobro 70 a.K.
en Andes (hodiaŭ Italio)
Morto 21-a de septembro 19 a.K.
en Brindizio (hodiaŭ Italio)
Tombo Parco Virgiliano vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patrino Magia Polla vd
Parencoj Vergilia Vera vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Eneado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Publius Vergilius Maro [ˈpuːbliʊs wɛrˈɡɪliʊs ˈmaroː] esperantigita al Vergilio[1] (naskiĝis la 15-an de oktobro -70 en Andes,[2] mortis la 21-an de septembro -19 en Brindizio) estis estas unu el la plej elstaraj latinaj poetoj de la ora periodo de imperiestro Aŭgusto Cezaro.[3]

Li komponis tri el la plej famaj poemoj en Latinlingva literaturo: nome Eklogoj (aŭ Bukoliko), Georgiko, kaj la eposa Eneado. Nombraj minoraj poemoj, kolektitaj en la Appendix Vergiliana, estis atribuitaj al li en antikvaj epokoj, sed nuntempaj fakuloj konsideras lian aŭtorecon de tiuj poemoj dubinda.[4] Lia majstra verko, kaj unu el la ĉefverkoj de literaturo latina, estas la epopeo Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojon dum ĝia disfalo kaj, post multaj aventuroj, fondis la landon de la Romianoj.

Vergilio profunde influis super la Eŭropa literaturo kaj aparte la italan poeton Dante Alighieri, ĉefe ĉe La Divina Commedia, en kiu Vergilio aperas keil la gvidisto de la aŭtoro tra la Infero kaj la Purgatorio.[5] Vergilio estis tradicie rangigita kiel unu el la plej grandaj poetoj de Antikva Romo. Lia Eneado estas konsiderata nacia eposo de Antikva Romo, jam ekde la momento de la kompono; simile al la eposo de Homero por Antikva Grekio.

Multaj biografiaj detaloj, kiujn oni rakontas pri li, estas ne vere certaj sed ofte devenas el tempo pli posta. Mezepoke oni foje konsideris lin eĉ kristana sanktulo.

Vivo kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo kaj biografia tradicio[redakti | redakti fonton]

Mozaiko el la 3-a jarcento montranta Vergilion side inter Klio kaj Melpomeno (el Hadrumetum [Sousse], nuntempa Tunizio).

Oni supozas, ke la biografia tradicio pri Vergilio dependas el perdita biografio fare de la roma poeto Lucius Varius Rufus. Tiu biografio estis aligita al rakonto fare de la historiisto Suetonio, same kiel la postaj komentarioj de Servio kaj de Elio Donato (ambaŭ du comentistoj pri la poezio de Vergilio). Kvankam la komentarioj registras multan faktan informaron pri Vergilio, kelkaj el ties pruvaro ŝajne dependas el alegoriigoj kaj deduktoj elprenitaj el lia poezio. Pro tiu tialo, la detaloj pri la vivohistorio de Vergilio estas konsiderataj iome problemigaj.[6] 1602 

Laŭ tiuj rakontoj, Publius Vergilius Maro naskiĝis en Andes apud Mantova[7] en Gallia Cisalpina, nune Norda Italio, kaj fakte aligita al la Romia Italio dum lia vivepoko.[8]

Analizoj de lia nomo kondukis kelkajn fakulojn al la kredo, ke li descendis el fruaj romiaj kolonoj. Moderna spekulativo ne estas subtenata de rakonta pruvaro el liaj verkoj aŭ de liaj postaj biografiistoj. Makrobio diris, ke la patro de Vergilio estis de malriĉa deveno, kvankam fakuloj ĝenerale kredas, ke Vergilio devenis el familio de kavaliraj terposedantoj kiu povis havigi al li kleran edukadon. Fakte Vergilio estis unue edukata en Cremona kaj Milano (tiama Mediolanum). Poste li iris al Romo, kie li studis pri retoriko, medicino kaj astronomio; baldaŭ por li superregis filozofio kaj portempe li aliĝis al Epikurismo. Li ankaŭ edukiĝis en Napolo. Konsiderinte dum mallonge fari karieron en retoriko kaj juro, la juna Vergilio turnis siajn talentojn kaj interesojn al poezio.[9]

Laŭ Robert Seymour Conway, la nura antikva fonto kiu registras la veran distancon inter Andes kaj Mantovo estas survivanta fragmento el la verkoj de Marko Valerjo Probo. Probo floris dum la regado de Nerono (jarojn 54–68 n.e.).[10] Probo informis, ke Andes estis je 30 romiaj mejloj el Mantovo. Conway tradukis tion al distanco de ĉirkaŭ 45 kilometroj aŭ 28 mejloj.[10]

Oni konas relatively malmulte pri la familio de Vergilio. Lia patro laŭ informoj devenis el la gens Vergilia, kaj lia patrino apartenis al la gens Magia.[10] Laŭ Conway, la gens Vergilia estas malmulte atestita en surskribaĵoj el la tuta Norda Italio, kie estas Mantovo. Inter miloj da survivantaj antikvaj surskribaĵoj el tiu regiono, estas nur 8 aŭ 9 mencioj de individuoj nomitaj "Vergilius" (masklaj) aŭ "Vergilia" (inaj). El tiuj mencioj, tri aperis en surskribaĵoj el Verono, kaj unu en surskribaĵo el Calvisano.[10]

Conway teoriumis, ke la surskribaĵo el Calvisano havis rilaton kun parencanino de Vergilio. Calvisano estas je 30 romiaj mejloj el Mantovo, kaj tio kongruus kun la priskribo fare de Probo pri Andes.[10] La surskribaĵo, en tiu okazo, estas votofero al Matronae (grupo de inaj diaĵoj) fare de virino nomita Vergilia, kiu petas al la diino sendi danĝeron al alia virino, nomita Munatia. Conway notas, ke la ofero apartenas al ofta tiama tipo, laŭ kiuj virinoj faris petojn al diaĵoj por konservi la vivojn de amataj virinoj kiuj estis ĉu gravedaj ĉu naskontaj. En plimulto de kazoj, la virino kiu faras la peton estas la patrino de virino ĉu graveda ĉu en risko de alia danĝero. Tamen estas alia surskribaĵo el Calvisano, en kiu virino petas al diaĵoj konservi la vivon de ŝia fratino.[10] Munatia, la virino kiun Vergilia deziris protekti, estis tre verŝajne proksima parenco de Vergilia, probable ŝia filino. La nomo "Munatia" indikas, ke tiu virino estis membro de la gens Munatia, kaj estas probable ankaŭ ke Vergilia edziniĝis en tiu familio.[10]

Aliaj studoj[11] postulas, ke la nuntempa konsidero por la antikva Andes devus esti serĉata en la areo (Casalpoglio) de Castel Goffredo.[12]

Fruaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Appendix Vergiliana.
Angla eldono de 1927 de la Appendix Vergiliana.

Laŭ la komentistoj, Vergilio ricevis sian unuan edukadon kiam li estis nur kvin-jaraĝa kaj poste iris al Kremono, Milano, kaj finfine Romo por studi retorikon, medicinon, kaj astronomion, kion li abandonis por filozofio. El admiraj referencoj de Vergilio al neoterikaj verkistoj Gajo Asinjo Poljo kaj Kajo Helvio Cinna, oni deduktis, ke li estis, dum ioma tempo, asocia kun la neoterika etoso de Katulo. Laŭ Servio, fakuloj konsideris Vergilion tre timida kaj neparolema, kaj li estis kromnomita "Parthenias" ("virgulino") pro sia socia apartemo. Vergilio ŝajne ankaŭ suferis malbonan sanon laŭlonge de sia vivo kaj iel li vivis la vivon de handikapulo. Laŭ la Katalepton, li ekverkis poezion estante en la skola lernejo epikurisma de Siro en Napolo.

Fasko da malpli grandaj poemoj, kiuj laŭdire estiĝis en ĉi epoko, estas atribuitaj al la juna Vergilio. Sed la plimulton de tiu kolekto, konata kiel Appendix Vergiliana, fakuloj konsideras apokrifaj. El ili grupeto, Catalepton (Greke katá leptón: verkitaj en fajna maniero), dekkvar mallongaj poemoj,[13] povus vere esti liaj; minimume kelkaj estas konsiderataj kiel aŭtentaj. Ekzemple mallonga rakonta poemo titolita Culex ("kulo"), estis atribuita al Vergilio jam en la 1a jarcento n.e.

La verkoj nomiĝas:

  • Aetna: pri vulkanoj - eble skribita de Lucilio la Juna
  • Ciris: eta epopeo
  • Culex: kulo, parodio pri paŝtisto
  • Copa: pri gastejestrino
  • Dirae: malbenadoj
  • Lydia: lamento elegiforma de viro pri lia amatino, kiu estas malproksime
  • Moretum: poemo pri kamparano
  • Quid hoc novi est: poemo pri Priapo
  • De institutione viri boni / De est et non / De rosis nascentibus: tri poemoj - eble de Aŭsonio?

En Esperanto la plej fama estas el ĉi Appendix Vergiliana la Copa (Gastejestrino) - teksto uzata de William Auld en lia La Infana Raso.

Eklogoj[redakti | redakti fonton]

Paĝo el Eklogoj de 5-a-jarcenta Vergilius Romanus

La unua granda verko de Vergilio estas lia EklogojBukolikoj. Temas pri idiliaj paŝtistaj poemoj en la stilo de la greka verkistoTeokrito, kun multe da aludoj al la propra epoko. La biografia tradicio asertas, ke Vergilio ekverkis la heksametrajn Eklogojn (el la greka por "elektaĵoj") aŭ Bukolikojn (tio estas, "paŝtistaj" aŭ "ruraj") en la jaro 42 a.n.e. kaj oni supozas, ke la kolekto estis publikigita ĉirkaŭ la jaroj 39–38 a.n.e., kvankam tiuj precizecoj estas disputitaj.[14]

La unua Eklogo temas pri la agroreformo, agro-dividado, de 41 a.n.e., kiam Oktaviano, la pliposta imperiestro Aŭgusto Cezaro post venko en la Civitana Milito kontraŭ la aremo estrita de la murdistoj de Julio Cezaro en la Batalo de Filipio (jaro 42 a.n.e.) devis forsendi ĉirkaŭ inter 150 000 kaj 200 000 veteranojn el la armeo; por ilin kontentigi li rapidege bezonis amason da parceloj disdividotaj. La familio de Vergilio ĉe tio perdis sian financan bazon, ĉar ankaŭ iliaj teroj kaj bieno apud Mantovo estis konfiskitaj, sed de Oktaviano persone Vergilio ricevis kompenson.

Unua paĝo de la Unua Eklogo en itala traduko de 1482 de la Bukolikoj.

La perdo de la terposedaĵoj de la familio de Vergilio kaj la klopodoj pere de poeziaj peticio por reakiri sian propraĵon estis tradicie rigardataj kiel liaj motivoj en la kompono de la Eklogoj. Oni supozas nun ke tio estas nesubtenita dedukto el la interpretaĵoj de la Eklogoj. Ja en Eklogoj 1a kaj 9a Vergilio dramigas la kontrastajn sentojn okazigitajn pro la brutaleco de la terkonfiskoj pere de paŝtisma parolmaniero sed ili ne havigas nedisputeblajn pruvarojn pri la supozita biografia okazaĵo. Kvankam kelkaj legantoj identigis la poeton mem kun variaj roluloj kaj iliaj vivoj, ĉu per dankemo de malnova kamparano al nova dio (1a Eklogo), per frustraciita amo fare de kamparana kantistino por malproksima kunulo (dorlotbesto, 2a Eklogo), aŭ per postulo de kantisto esti komponinta kelkajn eklogojn (5a Eklogo), modernaj fakuloj ege malakceptas tiajn klopodojn por elŝarki biografiajn detalojn el verkoj de fikcio, preferante interpreti la rolulojn kaj temojn de la aŭtoro kiel bildojn de la tiutempaj vivo kaj pensaro.

La dua estas amkanto kaj la tria estas kantokonkurenco, kun kaj samseksemaj nuancoj kaj allogo al ĉia ajna sekso. La kvara Eklogo, dediĉita al Gajo Asinjo Poljo estas la plej fama: ĝi temas pri profeteca verkaĵo kiu ŝajne aŭguras novan "Oran Epokon" rilate al nasko de bebo. Dum Mezepoko oni kredis, ke ĉi tie la poeto antaŭdiras la naskiĝon de Jesuo.

En la kvina Eklogo dum kanta interŝanĝo la paŝtisto Dafno alvenas al la ĉielo konsiderita dio. Tio estas pionira traktado de la famo de paŝtista poeto, kio havos longdaŭran sekvon en venontaj jarcentoj. La sesa Eklogo estas plenplena je aludoj al diversaj roluloj de la mitologio, ekzemple al Sileno. La sepa Eklogo denove pritraktas kantokonkurencon. La oka Eklogo estas denove interŝanĝon inter du paŝtistoj kiuj reciprokas per tristaj kantoj, kiuj laŭ la poeto similas al tiuj de Orfeo. La naŭa enhavas du amkantojn kun reveno al la temo de la terkonfisko de la unua Eklogo; kaj la deka Eklogo rilatas la poezian temon kun la kampara etoso, kun la suferoj de la tiutempa elegia poeto Kornelio Galjo. Oni konsideras ofte, ke Vergilio en siaj Eklogoj establis la koncepton de Arkadio kiel poezia idealo kiu ankoraŭ eĥas en la okcidentaj literaturo kaj vidartoj[15] kaj pavimis la vojon por la disvolvigo de la latinlingva paŝtismo de Tito Kalpurnjo Sikulo, Nemezano kaj postaj verkistoj.

Georgiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Georgiko.
Horacio, Vergilio kaj Lucius Varius Rufus hejme de Mecenaso, fare de Charles Jalabert.

Iom post la publikigo de la Eklogoj (probable antaŭ la jaro 37 a.n.e.),[16] Vergilio iĝis parto de la etoso de Mecenaso, kompetenta negocisto de Oktaviano kiu klopodis por altiri simpation por Antonio inter la ĉefaj familioj allogante romiajn literaturajn figurojn ĉe Oktaviano. Tiukadre Vergilio ekkonis multajn el la aliaj ĉefaj literaturaj figuroj siatempaj, kiel Horacio, en kies poezio li estas ofte menciita,[17] kaj Varius Rufus, kiu poste helpis fini la Eneado-n.

Mecenaso petis de Vergilio verki pri la kampara vivo, ties problemoj kaj beleco. La rezulto estas belega didaktika epopeo, laŭforme en la tradicio de Lukrecio: nome la kvar libroj de daktil-heksametra Georgiko (el la greka, "Pri la terlaborado"), kiun li dediĉis al Mecenaso. Li tion verkis de 37-29 a.n.e. Ĉi tio estas longa poemo konsistanta el 2 188 versoj, dividitaj en kvar librojn. La verkado estis influinta de diversaj grekaj verkistoj (ankaŭ de Helenisma epoko) kaj poste siavice ĝi influis super diversaj romiaj verkistoj; el tiuj influoj eble la plej elstara estis la greka poeto Heziodo, kiu verkis la libron "Laboroj kaj tagoj". Tiun stilon sekvis Vergilio partikulare en la detala havigo de instrukcioj en la metodoj administri farmon. Tiukadre Vergilio sekvas la didaktika tradicion ("kiel fari").

Georgiko kaj en la vergilia korpuso kaj kiel poemo kiu rekolektas multajn fontojn kaj originas influojn sur multaj postaj aŭtoroj permesas varion de kritikaj revizioj. La temo de la poemo estas farmado, kiel ties nomo sugestas (kombine de vortoj de antikva greka por tero kaj laboro), sed ne estas ekzemplo de pacema bukolika poezio, sed verko plena je streĉo.

Ilustraĵo de fino de la 17-a jarcento de peco el la Georgiko de Jerzy Siemiginowski-Eleuter.

La ĉefa programo de la verko traktas la laboron de la simpla kamparano, ekde kreskado de la greno kaj de la arboj, tra la bredado de bestoj kaj abelbredado ĝis la rilatoj de la malgranda homo fronte kaj kun la fortoj de la naturo. Vergilio ilustras en sia verkado la homan suferon kaj la malforton de homo por atingi grandecon. Tamen li staras flanke de la "laborema kamparano" sindonema al sia laboro, kaj vidas la homan socion kiel granda abelujo, en kiu ĉiu homo kiel abelo kontribuas sian parton, eĉ se li ŝajnas malgranda kaj marĝena, ĉar sia kontribuo servas por pli granda celo.

Bone konataj partoj estas la amata Laus Italiae (Laŭdo al Italio) de la Libro 2a, la prologan priskribon de la templo en la Libro 3a, kaj la priskribon de la plago en la fino de la Libro 3a. La Libro 4a konkludas per longa mitologia rakonto, en la formo de "epiljon" kiu priskribas rekte la malkovron de abelbredado fare de Aristeo kaj la historion de la vojaĝo de Orfeo al la submondo. Antikvaj fakuloj, kiel Servio, teoriumis, ke la epizodo de Aristeo anstataŭis, je peto de la imperiestro, longan parton de laŭdo al amiko de Vergilio, nome la poeto Gallo, kiu perdis la favoron de Aŭgusto Cezaro, kaj kiu memmortigis sin en la jaro 26 a.n.e.

La tono de "Georgiko" oscilas inter optimismo kaj pesimismo, startigante kritikan debaton pri la intencoj de la poeto,[18] sed la verko ja metas la fundamenton por posta didaktika poezio. Oni diras, ke Vergilio kaj Mecenas legis laŭvice la verkon Georgiko al Oktaviano je lia reveno venkinte Antonion kaj Kleopatron en la Batalo de Aktio en la jaro 31 a.n.e.

Eneado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eneado.
Terakoto el la 1-a jarcento esprimanta la senton de pietas (pieco) de Eneo, kiu portas sian aĝan patron kaj kondukas sian junan filon

La plej fama, kaj plej ampleksa el liaj verkoj estas Eneado, en 12 libroj. Li verkis pri ĝi de 29 ĝis 19 a.n.e. Kiam li mortis, ĝi estis ne jam finpolurita. Necesis persona interveno de la imperiestro por ke ĝi ne (konforme al lia testamento) estu neniigita, sed male estis ja eldonita.

La Eneado temas pri la heroo Eneo, kiu fuĝis el Trojo kun la Di-donita tasko ie fondi novan Trojon - kio fariĝos la pli posta Romo. La verko estas dividita en du partoj. La unuaj ses libroj, inspiritaj de Odiseado, rakontas la vojaĝon de la ĉefrolulo al Italio, dum la dua parto (libroj 7-12), inspirita de Iliado, rakontas la militojn okazintajn sur tiu teritorio.

Post alvoko de la muzoj, Vergilio prirakontas la malbonvolon de la diino Juno kontraŭ Trojo. Ŝi intencas malebligi al Eneo atingi lian celon, konstrui novan urbon. La rakonto komenciĝas meze de la maro kaj estas rememorata falo de Trojo per la ligno-ĉevalo kaj la ordono de Venuso al la heroo. Eneo venas sinsekve en Trakion, insulon Deloso, Kreton, Strofadajn insulojn, Sicilion, Kartagon kaj fine Italion. Tie li vizitas Landon de Mortintoj kaj renkontas tie ombron de sia mortinta patro. Sian pilgrimadon li finas apud enmariĝo de la rivero Tibero ĉe la lando Latio.

Morto de Vergilio kaj posta aprezado[redakti | redakti fonton]

Por persone spekti la scenejojn de sia epopeo, li faris grandan vojaĝon al la Greka mondo. Reironte al Romo, en Megaro li malsaniĝis pro sunfrapiĝo, kaj baldaŭ post alveno en Brindizo li mortis.

Li estis entombigita apud Napolo.

Dum la sama generacio lia epopeo jam fariĝis ege fama. Jam en Pompejo (neniigita en 79 p.Kr. per erupcio de l' Vezuvio) oni trovis grafitiojn kun citoj el ĝi.

Depost tiam ĝi neniam malaperis el la lerneja legado-programo de okcidenta Eŭropo. En mallonga periodo dum Mezepoko iom rivalis al ĝi la epopeo Aleksandreado de Walther de Châtillon.

Por multaj generacioj iasence Vergilio estis senplie "la poeto".

Vergilio kaj Dante Alighieri[redakti | redakti fonton]

Profila portreto de Dante, ege konata, farita de Sandro Botticelli.

Laŭ Dante Alighieri, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaŭ mantuanoj laŭ civito. Naskiĝinte sub Julio Cezaro, ankoraŭ malfrue, li vivis en Romo sub la bona Oktavio Aŭgusto, en la tempo de Dioj falsaj kaj mensogaj. Li estis poeto kaj kantis pri la justa filo de Anĥizo kiu venis el Trojo kiam Ilio estis forbruligita. Dante diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis: "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo ... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi sola estas tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorata". Vergilio gvidis Danton tra inferon kaj purgatorion en La dia komedio de Dante.

Literumado de la nomo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la kvara aŭ kvina jarcento la originala literumado Vergilius ŝanĝiĝis al Virgilius, kaj poste tiu lasta literumado etendiĝis al la modernaj eŭropaj lingvoj.[19] Tiu lasta literumado restis eĉ kvankam, jam en la 15.a jarcento, la klasika fakulo Poliziano estis montrinta Vergilius kiel la originala literumado.[20] Nuntempe, ellatinigoj Vergilio kaj Virgilio estas ambaŭ uzataj aŭ konsiderataj akcepteblaj depende de la lingvo.[21] Tame PIV agnoskas nur la nomon Vergilio.[22]

Estas iom da spekulativo ĉu la literumado Virgilius eble aperis kiel vortoludo, ĉar la radiko virg- sugestas eĥon de la Latina vorto por 'vergo' (uirga), estante Vergilio partikulare asocia kun magio en la Mezepoko. Estas ankaŭ eblo ke virg- celas elvoki la Latinan vorton virgo ('virgulino'); tio estus referenco al la kvara Eklogo, kiu rezultis en historio de kristanaj, kaj specife mesianismaj, interpretaĵoj.[23]

Krome nuntempe Virgilio estas municipo en Italio, kiu enhavas la iaman loĝlokon en kiu oni supozas, ke naskiĝis Vergilio, nome Andes (Pietole Vecchia).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 28an de oktobro 2023. Pri Virgilio vidu sube ĉapitron Literumado de la nomo.
  2. Haecker 2001, p. 18
  3. Jones, Peter (2011). Reading Virgil: Aeneid I and II. Cambridge University Press. pp. 1, 4. ISBN 978-0521768665. Alirita la 23an de Novembro 2016.
  4. Bunson, Matthew (2014). Encyclopedia of the Roman Empire. Infobase Publishing. p. 28. ISBN 978-1438110271. Alirita la 15an de Julio 2021.
  5. Ruud, Jay (2008). Critical Companion to Dante. Infobase Publishing. p. 376. ISBN 978-1438108414. Alirita la 23an de Novembro 2016.
  6. Fowler, Don. 1996. "Virgil (Publius Vergilius Maro)." En The Oxford Classical Dictionary (3a eld.). Oxford: Oxford University Press.
  7. La epitafo sur lia tombo en Posilipo nome kvartalo de Napolo diras "Mantua me genuit; Calabri rapuere; tenet nunc Parthenope. Cecini pascua, rura, duces" ("Mantovo naskis min, Kalabrianoj prenis min, nun Napolo tenas min; mi kantas pri paŝtejoj [nome Eklogoj], la kamparo [nome Georgio], kaj la estroj [nome Eneado]").
  8. "Mapo de Gallia Cisalpina". gottwein.de. Arkivita el la originalo la 28an de Majo 2008.
  9. Damen, Mark. [2002] 2004. "Vergil and 'The Aeneid'." Ĉapitro 11 en A Guide to Writing in History and Classics. Utah State University. Arkivita el la originalo la 16an de Februaro 2017. Alirita la 28an de Majo 2020.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 Conway, Robert Seymour. 1967. "Where Was Vergil's Farm Arkivigite je 2023-10-12 per la retarkivo Wayback Machine." Harvard Lectures on the Vergilian Age. Biblo & Tannen. (ISBN 978-0819601827). pp. 14–41. La artikolo estis origine devena el fonto de Nupedia kaj estas malferma enhavo.
  11. Nardoni, Davide (1986). "La terra di Virgilio". Archeologia Viva (en itala) (Januaro–Februaro eld.). pp. 71–76.
  12. Gualtierotti, Piero. (2008) Castel Goffredo dalle origini ai Gonzaga (itale), p. 96–100.
  13. Fowler, Don. 1996: 1602
  14. Fowler, Don. 1996: 1602
  15. Snell, Bruno (1960). The Discovery of the Mind: the Greek Origins of European Thought. Harper. pp. 281–282.
  16. Fowler, Don. 1996: 1603
  17. Horacio, Satiroj 1.5, 1.6; Horacio, Odoj 1.3
  18. Fowler, Don. 1996: 1605
  19. Comparetti, Domenico. (1997) Vergil in the Middle Ages (angle). Princeton University Press. ISBN 978-0691026787.
  20. Wilson-Okamura, David Scott. (2010) Virgil in the Renaissance (angle). Cambridge University Press. ISBN 978-0521198127.
  21. Winkler, Anthony C.. (2011) Writing the Research Paper: A Handbook (angle). Cengage Learning. ISBN 978-1133169024.
  22. PIV NPIV Alirita la 28an de oktobro 2023.
  23. Por plia studado de la literumado de la nomo Virgilio, vidu Flickinger, R. C. 1930. "Vergil or Virgil?." The Classical Journal 25(9):658–60.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mack, S. 1978. Patterns of Time in Vergil. Hamden: Archon Books.
  • Panoussi, V. 2009. Greek Tragedy in Vergil's "Aeneid": Ritual, Empire, and Intertext. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Quinn, S., ed. 2000. Why Vergil? A Collection of Interpretations. Wauconda: Bolchazy-Carducci.
  • Rossi, A. 2004. Contexts of War: Manipulation of Genre in Virgilian Battle Narrative. Ann Arbor: University of Michigan Press.
  • Sondrup, Steven P. 2009. "Virgil: From Farms to Empire: Kierkegaard's Understanding of a Roman Poet." In Kierkegaard and the Roman World, edited by J. B. Stewart. Farnham: Ashgate Publishing.
  • Syed, Y. 2005. Vergil's Aeneid and the Roman Self: Subject and Nation in Literary Discourse. Ann Arbor: University of Michigan Press.
  • Syson, A. 2013. Fama and Fiction in Vergil's 'Aeneid'. Columbus: Ohio State University Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Virgil en la angla Vikipedio.