Virgilio de Salcburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Virgilio de Salzburg)
Sankta
Virgilio de Salcburgo
Episkopo de Salcburgo
Statuo de Sankta Virgilio ĉe la katedralo de Salcburgo
Statuo de Sankta Virgilio ĉe la katedralo de Salcburgo
Ceteraj titoloj Abato de abatejo Sankta Petro
Persona informo
Naskonomo Feirgil of Aghaboe
Naskiĝo ĉirkaŭ 700
en Irlando
Morto 27-an de novembro 784 (0784-11-27)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Laborkampo geometrio vd
5-a episkopo de Salcburgo
Dum 746–784
Antaŭulo Johano la 1-a
Sekvanto Arn de Salcburgo
Abato de abatejo Sankta Petro
Sanktulo
Kanonizo 1233
Festotago 27-a de novembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Virgilio de Salcburgo (latine Virgilius; naskiĝis ĉirkaŭ 700 en Irlando; mortis la 27-an de novembro 784 en Salcburgo) estis universale signifa erudiciulo de la frua mezepoko, sanktulo, episkopo de Salcburgo kaj abato de la Monaĥejo Sankta Petro en Salcburgo.

En 1233 li estis sanktigita. La Romkatolika Eklezio festas lin je la 27-a de novembro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ke Virgilio originas el Irlando jam samtempuloj asertis; tamen ne multo klaris pri lia vivo. Ekde la 17-a jarcento kelkaj pensis ke li estis la benediktana abato de Aghaboe (graflando Laois). Kelkaj spuroj ankaŭ indikas edukiĝon en la monaĥejo de Iona (Proksimaj Hebridoj).

Laŭ la post 875 verkita verko Conversio Bagoariorum et Carantanorum li venis en 743 al la kortego de la franka majordomo Pipino la pli juna kiu du jarojn poste sendis lin al Bavarujo. Tie Virgilio havis problemojn kun la papa legato Bonifaco, ekz. pri speciala de li uzata baptoformulo aŭ pro doktrinaĉo (laŭ Bonifaco) pri la antipodoj. Sekve Virgilio devis aperi antaŭ papo Zakario. Kiam retiriĝis Johano la 1-a (Salcburgo) duko Odilo nomumis Virgilion episkopo en Salcburgo kaj abato de Arkiabatejo Sankta Petro. Konsekro episkopa tamen estis nur en la 749-a jaro; intertempe helpepiskopis lia irlanda akompananto Dobdagrec.

Jam ĉe la ekregado de Virgilio iĝis kvereloj pri la posedo de la Maksimiliano-kapelo en Bischofshofen kiun donis la duko kiel prebendon al kapelano sia. Dume Virigilio en Bischofshofen nur kompromison atingis, li venkis centprocente kontraŭ grafo Gunther. Ĉar Gunther devis transdoni la klostrofondon de Otting al la episkopaj instancoj. Ankaŭ la sekvajn jarojn povis stabiliĝi kaj pligrandiĝi la episkopa havaĵaro pri kio atestas Notitia Arnonis, registro de 788. La misioj en Karantanio, kiu devis submetiĝi al la bavaria regado, ĉefe disde Salcburgo fariĝis. Post ribelo de 772 duko Tasilo la 3-a antaŭenpuŝis la kristanigon. Por ĉio tia Virgilio sendis specialajn komisiistojn en la nordon de Balkanio (ekz. Modestus kaj Libellus). Laŭ tradicio de la 12-a jarcento startis en 767 novkonstruo de la katedralo de Salcburgo kiu finiĝis en 774. Samtempe la ostoj de Ruperto de Salcburgo estis transportitaj de Worms al Salcburgo kaj tuj poste ekis kulto. Tiam verŝajne estiĝis ankaŭ la unua versio de Ruperto-biografio.

Mortis Virgilio post ne tute kvar jardekoj da episkopeco; entombigis oni lin en la katedralo. Okaze de posta novkonstruo en 1181 remalkovritaj estis liaj ostoj kaj trenis kun si kulton. Tio danke al kanonizo de 1233 ankoraŭ plifortiĝis; tamen la kulto pri Ruperto, la landa patrono de Salcburgio, ĉiam estis pli granda.

Verkoj de Virgilio ne konsserviĝis. Heinz Löwe pensis ke Virgilio verkis sub la pseŭdonimo Aethicus Ister parte fikcian mondpriskribon.[1] Sed malmultaj konsentis lin. Sendube Virgilio iniciatis la Salcburgan Repaciĝlibron de 784, la plej malnova tiuĝenra libro kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Deutinger, Roman, "Virgil". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 26 (2016), p. 825-826 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heinz Löwe: Ein literarischer Widersacher des Bonifatius. Virgil von Salzburg und die Kosmographie des Aethicus Ister (=Abhandlungen der Akademie der Wissenschaften und der Literatur. Geistes- und sozialwissenschaftliche Klasse, 11/1951), Steiner, Wiesbaden 1952.