Virginia Beach
Virginia Beach estas grandurbo, fama feriurbo-banloko en Usono, en subŝtato Virginio (ŝtato). Ĝi havas la plej longan plaĝon en la mondo.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 36° 50′ N 76° 05′ U / 36.833 °N, 76.083 °U (mapo)Koordinatoj: 36° 50′ N 76° 05′ U / 36.833 °N, 76.083 °U (mapo)
- Areo: 1288 km²
- Loĝantaro: 447.489 (en 2012)
- Supermara alteco: 6 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: 757
Geografio
Virginia Beach situas laŭ Atlantiko en la orienta landparto de Usono, en la sudorienta parto de la subŝtato.
Historio
En la nuna Virginia Beach la plej frue indianoj vivis. Britoj alvenis ŝipe en 1607 kaj ili nomis la lokon "Cape Henry". Baldaŭe kolonio formiĝis. La fervojo alvenis en 1888, titempe jam la banloko formiĝis. En 1906 Virginia Beach iĝis oficiale urbeto, en 1952 sendependa urbo.
Klimato
Virginia Beach situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 11-21 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 31 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe ĉirkaŭ frostopunkto. Jare pluvas po 1179 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.
Trafiko
El Virginia Beach kuras aŭtovojo al la intrno de la subŝtato, krome estas vojo laŭ la marbordo. La urbego proksime havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Adelaide, Aŭstralio
- Ŝablono:Flagicon Bangor, Norda Irlando, Britio
- Ŝablono:Flagicon Mijazaki, Japanio
- Ŝablono:Flagicon Moss, Norvegio
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio