Virginia Woolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virginia Woolf
angla verkistino
angla verkistino
Persona informo
Naskonomo Adeline Virginia Stephen
Naskiĝo 25-a de januaro 1882
en Londono, Anglio
Morto 28-a de marto 1941
en rivero Ouse, Anglio
Tombo Monk's House
Lingvoj angla
Loĝloko Monk's House
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater King's College
Subskribo Virginia Woolf
Memorigilo Virginia Woolf
Familio
Patro Leslie Stephen
Patrino Julia Stephen
Frat(in)oj Vanessa Bell • Thoby Stephen • Adrian Stephen • George Herbert Duckworth • Stella Duckworth • Gerald Duckworth • Laura Stephen
Edz(in)o Leonard Woolf
Amkunulo Vita Sackville-West
Okupo
Okupo romanisto • eseisto • aŭtobiografo • novelisto • taglibristo • literaturkritikisto • eldonisto • verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • aŭtoro
Verkoj Al la Lumturo
S-ino Dalloway
Orlando: Biografio
Onia Propra Ĉambro
La Ondoj
vdr

Virginia WOOLF [verĝinja ŭulf] (naskiĝis la 25-an de januaro 1882, mortis la 28-an de marto 1941) estis angla verkistino kaj feministino.

Ŝi naskiĝis en Londono. Ŝia origina nomo estis Adeline Virginia Stephen; la nomon Woolf ŝi uzis ekde sia edziniĝo al Leonard Woolf en la jaro 1912.

Virginia ne vizitis lernejon, sed estis instruata en sia intelektula hejmo. Post la morto de sia patrino (en la jaro 1895) ŝi suferis unuan nervokolapson, duan fojon ŝi malsaniĝis en 1904, post la morto de sia patro. Ekde 1905 ŝi verkis artikolojn kaj recenzojn por diversaj ĵurnaloj; sian unuan romanon ŝi publikigis en 1915. Ŝi estis grava reprezentantino de la Bloomsbury Group, t.e. renoma rondo de verkistoj, artistoj kaj sciencistoj.

Daŭre atakata de nervomalsanoj Virginia Woolf finis sian vivon per suicido.

Listo de verkoj

  • The Voyage Out (romano, 1915)
  • Night and Day (romano, 1919)
  • Jacob's Room (romano, 1922)
  • Mrs Dalloway (romano, 1925)
  • To the Lighthouse (romano, 1927)
  • Orlando (romano, 1928)
  • A Room of One's Own (eseo, 1929)
  • The Waves (romano, 1931)
  • The Years (romano, 1937)
  • Three Guineas (eseo, 1938)
  • Between the Acts (romanfragmento, eld. 1941)

Eksteraj ligiloj