Virginie Despentes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virginie Despentes
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1969 (1969-06-13) (54-jaraĝa)
en Nancio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Amkunulo Paul B. Preciado vd
Profesio
Alia nomo Virginie Despentes vd
Okupo tradukistofilmreĝisoro • romanisto • scenaristoverkisto • reĝisoro vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • kina reĝisorado vd
Aktiva dum 1993– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Virginie Despentes (naskiĝis la 13-an de junio 1969 en Nancy) estas franca verkistino kaj reĝisorino. Per terminaro propra, kruda, senpera kaj laŭ kelkaj vulgara, kiu malkaŝas siajn punkajn radikojn, la aŭtoro ade studas la rolojn de ambaŭ viroj kaj virinoj en la okcidenta ŝablono de socio. Kontraŭfluante reakcian feminismon, ŝi kontestas la tradiciajn paroladojn pri seksperforto, prostituo kaj pornografio, spertoj kiujn ŝi mem travivis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi vivis en multaj lokoj, interalie en Lyon, kies kvartalo Pentes de la Croix-Rousse donis al ŝi la ideon pri ŝia plumnomo Despentes. Ŝi studis en gea lernejo kaj vivas sian adoleskadon en la punka movado, ne zorgante pri feminismo aŭ virineco (uzi ŝminkon, ktp...). Ŝi ŝategas muzikon kaj partoprenas en multajn koncertojn kiel tiuj de Bauhaus, Einstürzende Neubauten, The CureBérurier Noir en la kvar anguloj de Francio, petveturante por veturi al la celita festivalejo. En 1986, nokte petveturante por reveni hejmen, ŝi suferis seksatencon kiun ŝi poste analizos en sia aŭtobiografia libro King Kong Théorie en 2006. Kelkaj tempoj poste, ŝi legas dokumenton de usona feministo Camille Paglia kiu ege skuis ŝin :

Seksperforto estas neevitebla risko. Estas enkalkulenda kaj akceptenda risko por ĉiu virino kiu volas elhejmiĝi kaj vagi propravole. Se vi suferas seksperforton, stariĝu, senpolviĝu kaj revigliĝu. Kaj se tiu eventualeco tro timigas vin, restu kun viaj gepatroj kaj daŭre manikuru vin!.

Virginie ne volas "halti sian vivon" post la seksatenco kaj daŭre petveturas. Ŝi poste faros multajn malbone pagitajn laborojn interalie en superbazaroj. Post kelkaj jaroj, deprimita pro sia vivmaniero, ŝi decidas komenci telefone rendevui virojn por mono. Ŝi rakontos en sia aŭtobiografio ke "Prostituo estis decidiga etapo por mia rekonstruo post la seksatenco. Denove, mi estis en ultravirineca situacio, sed tiukaze, mi profitis de tio. Ŝi ankaŭ deklaras ke "malkiel mi antaŭe timis, la viroj estis tre afablaj kaj mildaj, eĉ pli ol en la komuna vivado".

Baise-moi[redakti | redakti fonton]

Dum ĉiuj tiuj jaroj, ŝi skribis Baise-moi (fiku min) kiu aperos en 1994. La rakonto temas pri du virinoj, kreskinte en pariza malfavorita medio kie strataj bataloj estis kutimaj, kiu suferas seksatencon. Seniluziiĝante pri vivo, iŝi komencas vojmigri kaj serie seksumi kaj murdadi, por fine sinmortigi. Ses jaroj kaj pluraj aliaj libroj poste, Despentes decidas alfilmigi sian unuan libron, kunlaborante kun la eksa pornografiistino Coralie Trinh Thi.

La filmo trafis fortan cenzuron en preskaŭ ĉiuj landoj, pro la ĉiamesteco de ambaŭ sekso kaj perforto. La filmo interalie montras tre eksplicite dum dek minutoj seksatencon kontraŭ la du heroinoj. Ankaŭ multaj amoraj scenoj ade okazas dum la filmo. Pro tio, Baise-moi estis la unua ne-pornografia filmo en Francio malpermesita al ne-plenaĝuloj (18 jaraĝuloj), pro la postulo de la franca Ministro pri Kulturo Catherine Tasca. La plej grava franca gazeto Le Monde nomis ĝin "malsana filmo" kaj multaj gazetoj (interalie porvirinaj gazetoj kiel Elle) misfamis la filmon, taksante ĝin de pornografia filmo. Tamen, Virginie Despentes kaj Coralie Trinh Thi malakceptis tiun takson: "Tiu filmo ne estas por sinmasturbuloj, kaj do ne estas pornografia". "Pri la temo, neniu parolas. Fakte la temo ne estas la demando. Kio gravas, tio estas ke tri ekspornografistoj kaj unu eksputo faras filmon pri seksperforto!"; "Estas inoj, inoj, inoj, ni havas piĉon tra la vizaĝo!".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mi skribas kiel malbelulino por la malbelulinoj, la maljunulinoj, la kamionistinoj, la malafrodiziaj, la maltaŭge fikitaj, la malfikeblaj, la histeriulinoj, la elfalulinoj, ĉiuj forlasituloj de la granda bazaro por la plej deloganta injo.
  • Mi ne sukcesis nete diferencigi prostituon kaj ŝajnlogantecon, kiel la virinoj frontpaĝe de gazetoj. Mi opinias ke svarmas putinojn en la socio, kiel tiuj kiuj edziĝas kaj poste postulas kiel eble plaj da mono okaze de la divorco.
  • Jen la vira eleganteco kaj kohereco, resumita en tiu ĉi frazo: "Donu al mi [vian sekson], mi preĝpetas, por ke mi povu poste kraĉi al via vizaĝo".
  • Post pluraj jaroj de bona, lojala kaj sincera enketo, mi tamen konkludis ke virineco, tio estas putineco. L'arto de servemeco, subeco al viro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]