Virgulino de Fátima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virgulino de Fátima.

La Virgulino de Fátima (ankaŭ nomata "Nia Damo de Fátima", portugale Nossa Senhora de Fátima) estas maria alvoktitolo de la katolikismo por la dipatrino kiu estas kultata en Fátima (loĝloko al kiu ĝi ŝuldas la nomon al epoko de la araba okupado), tiu loĝloko apartenas al la Distrikto Santarém, regiono Centro kaj subregiono Médio Tejo, Portugalio. Laŭ la historio la virgulino aperis al tri infanaj paŝtistoj en Fátima dum ses sinsekvaj monatoj, ekde la 13-a de majo, tago konsekrita al la Virgulino de Fátima, (escepte de la 13-a de aŭgusto kiam ŝi ne aperis sed nur la tagon de la 19-a) en 1917. Romkatolika Eklezio agnoskis la revelacion mirakla en 1930.

Enhavo de la revelacioj

La Dipatrino instigis la infanojn al pentofaro pro la animoj en purgatorio, al preĝo per rozario kun la intenco konverti pekulojn kaj preĝado por la paco. Ŝi ankaŭ petis ilin konstrui ŝian kapelon en Fatima.

Kulto

Jam de 1927 alvenis al Fatima amasaj pilgrimadoj de aliaj landoj. En la jaroj 1928–1953 surloke de la revelacioj estis konstruita baziliko al Rozaria Dipatrino, tie ankaŭ estis entombigita la triopo kune kun Lucia Santos. En 1967 pli ol miliono de pilgrimoj partoprenis sanktan meson, celebratan de papo Paŭlo la 6-a. Ĉiujare al la Sanktejo alvenas pli ol 5 milionoj de pilgrimoj el la tuta mondo.

Bibliografio

Tarcisio Bertone (con Giuseppe De Carli), L'ULTIMO SEGRETO DI FATIMA (La lasta sekreto de Fatima), Rizzoli, 2010.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj