Virgílio Pedro de Almeida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virgílio Pedro de Almeida
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1902 (1902-09-17)
Morto 8-an de januaro 1974 (1974-01-08) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Virgílio Pedro de ALMEIDA naskiĝis en la 17-a de septembro 1902 en Capela, Sergipe, Brazilo, mortis en la 8-a de januaro 1974 en Belo Horizonte, Minas Gerais. Eliris Serĝipon kaj iris al subŝtato Minas Gerais en 1930 pro resaniĝi de tuberkulozo. Filo de Cândido Bispo de Almeida kaj Maria Senhorinha Almeida,Virgílio de Almeida edziĝis al Maria Zulnaria Carvalho de Almeida, kaj havis kvar gefilojn.

Virgílio de Almeida estis direktoro de Clube Esperanto de Minas Gerais, inter aliaj aktivoj por Esperanto. Ankaŭ estis direktoro de mizerulejo Abrigo Jesus, de fondaĵo Fundação Espírita Nosso Lar, de maljunulejo Recanto da Saudade de infanvartejo Pupileira Eunice Weaver kaj de lernejo O Precursor ligita al la União Espírita Mineira, krom estro de multaj spiritismaj centroj.

Dum lia entombigo li ricevis grandajn omaĝojn kaj estas rigardita kiel "spirita mentoro" de spiritisma centro Casa de Glaucus.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]