Virina Futbala Mondpokalo
| Tiu ĉi artikolo priskribas la Virinan Futbalan Mondopokalon. Pri la Vira Futbala Mondopokalo vidu la artikolon Futbala Mondopokalo. |
| Virina Futbala Mondopokalo | |
|---|---|
| angle | FIFA Women's World Cup |
| organizanto | FIFA |
| organizita | ekde 1991 |
| teamoj | 16 (ekde la jaro 2015: 24) |
| nuna ĉampiono | |
| rekorda ĉampiono | |
| rekorda futbalisto | plej multaj matĉoj: |
La Virina Futbala Mondopokalo, oficiale Virina Mondopokalo de FIFA, nacilingve ekzemple angle FIFA Women's World Cup, germane FIFA Frauen-Weltmeisterschaft aŭ hispane Copa Mundial Femenina de la FIFA, estas turniro por naciaj teamoj de futbalo. Per ĝi ekde la jaro 1991 ĉiun kvaran jaron troviĝas la monda ĉampiona nacia teamo de virina futbalo. La evento okazas simile al la Vira Futbala Mondopokalo, sed ĉiam unu jaron pli poste.
Nuna ĉampiono estas la virina nacia teamo de Germanio. La lasta turniro okazis en 2007 en Ĉinio, kaj la turniro de 2011 okazas inter la 26-a de junio kaj la 17-a de julio 2011 en (pluraj urboj de) Germanio. Laŭ la regularo ĝis la jaro 2015 rajtas partopreni 16 teamoj (tiam unuafoje estos 24): Al la ĉi-jara turniro komence aliĝis 126 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 16 plej bonaj.
Enhavo |
Regularo[redakti]
Kvalifikiĝo[redakti]
Por rajti je partopreno de la ĉampioneco, la naciaj teamoj devas sukcesi en kvalifikiga kontinenta turniro. Dum en la plej multaj kontinentaj konfederacioj de la tutmonda asocio FIFA, la koresponda kontinenta ĉampionado samtempe estas la kvalifikigo por la monda ĉampionado, la eŭropa federacio UEFA ekde la jaro 1999 organizas apartan kvalifikigan turniron (en la monda ĉampionado de 1991 kaj 1995 la koresponda eŭropa ĉampionado ankoraŭ estis la kvalifikiga turniro). La nacia teamo de la gastiganta lando aŭtomate kvalifikiĝas je partopreno de la ĉampionado pri la monda pokalo. La unuopaj kontinentaj konfederacioj laŭ la antaŭa sukceso de siaj teamoj havas malsaman nombron de partoprenorajtaj teamoj: Eŭropo laŭ la stato de la jaro 2011 havas kvin partoprenantajn naciajn teamojn, kaj Nordameriko (CONCACAF) respektive Azio (AFC) havas po 2,5 teamojn - la triarangaj teamoj de la nordamerika kaj de la azia kontinentaj ĉampionadoj matĉe komparas siajn fortojn kaj la gajnanto de la du matĉoj inter tiuj du teamoj (unu matĉo en Nordameriko, la alia en Azio) ricevas la kvinan ĉampionadan partoprenolokon de la du kontinentoj kune. Sudameriko (CONMEBOL) kaj Afriko (CAF) havas po du partoprenolokojn, kaj Oceanio (OFC) unu.
Turniro[redakti]
La 15 kvalifikiĝintaj teamoj kaj la teamo de la antaŭe nomumita gastiganta lando en proksimume trisemajna turniro konkuras pri la monda pokalo kaj do pri la titolo de monda ĉampiono. En la unua parto (grupa fazo de la turniro), la teamoj plejparte hazarde dividiĝas al kvar grupoj, en kiu ĉiu teamo ludas kontraŭ ĉiu alia. La po du plej bonaj teamoj avancas al la dua parto, en kiuj komence la ok teamoj estas parigataj laŭ certaj reguloj ("kvaronfinalo"), poste la kvar venkaj teamoj ree estas parigataj ("duonfinalo") kaj la du venkaj teamoj el tio en "finalo" decidas pri la pokala titolo, do la du malvenkaj teamoj el la duonfinalo matĉe decidas pri la tria pozicio de la turniro.
En la unua turnira parto venko de unuopa matĉo rezultigas tri poentojn, sama nombro da goloj en matĉo donas po 1 poenton al ĉiu el la du samfortaj teamoj. Se post ĉiuj matĉoj de la unua parto iuj teamoj havas saman poentonombron kaj maleblas decidi, kiu el ili avancos al la dua turnira parto, ekzistas pluraj kriterioj laŭ kiuj elkalkuliĝas favorata teamo.
Ĝisnunaj partoprenintaj teamoj[redakti]
| plej bona rezulto de unuopaj naciaj teamoj | nombro da partoprenoj en la dua turnira parto |
|---|
En la ĝis nun ses okazigitaj pokalaj turniroj partoprenis sume 24 naciaj teamoj. La sekva tabelo montras, en kiu jaro unuopa teamo unuafoje partoprenis la duan turniran parton:
| 1991 | ||||
|---|---|---|---|---|
| 1995 | ||||
| 1999 | ||||
| 2003 | ||||
| 2007 | neniuj unuafojaj partoprenintoj | |||
| 2011 | ||||
La turniroj en superrigardo[redakti]
| jaro | gastiganta lando | finalo | matĉo pri la 3-a pozicio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ĉampiono | rezulto | 2-a pozicio | 3-a pozicio | rezulto | 4-a pozicio | ||||
| 1991 | Ĉinio | Usono |
2:1 | Norvegio |
Svedio |
4:0 | Germanio |
||
| 1995 | Svedio | Norvegio |
2:0 | Germanio |
Usono |
2:0 | Ĉinio |
||
| 1999 | Usono | Usono |
0:0 post plilongigo 5:4 post penalo |
Ĉinio |
Brazilo |
0:0 post plilongigo 5:4 post penalo |
Norvegio |
||
| 2003 | Usono | Germanio |
2:1 post "ora golo" |
Svedio |
Usono |
3:1 | Kanado |
||
| 2007 | Ĉinio | Germanio |
2:0 |
Brazilo |
Usono |
4:1 | Norvegio |
||
| 2011 | Germanio | Japanio |
2:2 post plilongigo 3:1 post penalo |
Usono |
Svedio |
2:1 | Francio |
||
| 2015 | Kanado | ||||||||
Listo de ĉampionaj teamoj[redakti]
| pozicio | lando | nombro de pokalvenkoj | turniroj |
|---|---|---|---|
| 1. | 2 | 2003, 2007 | |
| 2 | 1991, 1999 | ||
| 3. | 1 | 2011 | |
| 1 | 1995 |
"Eterna pokala tabelo"[redakti]
La "Eterna pokala tabelo" estas statistika resumo de ĉiuj turniraj matŝoj. Venko de matĉo en ĝi kalkulatas tri poentojn, sama nombro da goloj post matĉo donas al ĉiu teamo po unu poenton. La jen montrata tabelo havas la staton de majo 2011:
| pozicio |
nacia teamo |
turniraj partoprenoj |
matĉoj |
venkoj |
sendecide |
malvenkoj |
goloj | poentoj |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 1. | 5 | 30 | 24 | 3 | 3 | 84:25 | 75 | |
| 2. | 5 | 28 | 20 | 3 | 5 | 84:27 | 63 | |
| 3. | 5 | 28 | 19 | 2 | 7 | 75:36 | 59 | |
| 4. | 5 | 24 | 13 | 5 | 6 | 48:25 | 44 | |
| 5. | 5 | 23 | 13 | 2 | 8 | 46:28 | 41 | |
| 6. | 5 | 22 | 12 | 3 | 7 | 46:34 | 39 | |
| 7. | 4 | 15 | 4 | 3 | 8 | 25:39 | 15 | |
| 8. | 2 | 8 | 4 | 0 | 4 | 16:14 | 12 | |
| 9. | 2 | 8 | 3 | 2 | 3 | 14:15 | 11 | |
| 10. | 5 | 16 | 3 | 2 | 11 | 13:40 | 11 | |
| 11. | 2 | 7 | 3 | 1 | 3 | 11:8 | 10 | |
| 12. | 3 | 10 | 3 | 1 | 6 | 12:17 | 10 | |
| 13. | 4 | 14 | 3 | 1 | 10 | 19:26 | 10 | |
| 14. | 5 | 16 | 2 | 2 | 12 | 14:48 | 8 | |
| 15. | 4 | 13 | 1 | 4 | 8 | 18:32 | 7 | |
| 16. | 1 | 3 | 1 | 1 | 1 | 2:3 | 4 | |
| 17. | 3 | 9 | 1 | 1 | 7 | 6:29 | 4 | |
| 18. | 1 | 4 | 1 | 0 | 3 | 2:15 | 3 | |
| 19. | 1 | 3 | 0 | 0 | 3 | 1:11 | 0 | |
| 20. | 1 | 3 | 0 | 0 | 3 | 1:15 | 0 | |
| 21. | 2 | 6 | 0 | 0 | 6 | 1:20 | 0 | |
| 22. | 2 | 6 | 0 | 0 | 6 | 2:33 | 0 |
Rekordaj turniraj partoprenantinoj[redakti]
| Pozicio | nomo | lando | matĉoj | turniraj partoprenoj |
|---|---|---|---|---|
| 1 | Kristine Lilly | 30 | 5 | |
| 2 | Julie Foudy | 24 | 4 | |
| 3 | Joy Fawcett | 23 | 4 | |
| Mia Hamm | 23 | 4 | ||
| 5 | Bente Nordby | 22 | 4 | |
| Birgit Prinz | 22 | 4 | ||
| Hege Riise | 22 | 4 | ||
| Bettina Wiegmann | 22 | 4 | ||
| 9 | Sun Ŭen | 20 | 4 | |
| 10 | Briana Scurry | 19 | 4 | |
| Notoj: |
||||
Rekordaj trejnistoj[redakti]
| Pozicio | nomo | lando | matĉoj | prizorgataj teamoj | turniraj partoprenoj |
|---|---|---|---|---|---|
| 1 | Even Pellerud | 21 | Norvegio (12), Kanado (9) | 4 (1991, 1995, 2003, 2007) | |
| 2 | Marika Domanski Lyfors | 14 | Svedio (10), Ĉinio (4) | 3 (1999, 2003, 2007) | |
| 3 | Gero Bisanz | 12 | Germanio | 2 (1991, 1995) | |
| Tony DiCicco | 12 | Usono | 2 (1995, 1999) | ||
| Juanam Ma | 12 | Ĉinio | 2 (1995, 1999) | ||
| 6 | Tina Theune | 10 | Germanio | 2 (1999, 2003) | |
| 7 | Keld Gantzhorn | 8 | Danio | 2 (1991, 1995) | |
| Jurij Bijstricki | 8 | Rusio | 2 (1999, 2003) | ||
| 9 | Tom Sermanni | 7 | Aŭstralio | 2 (1995, 2007) | |
| Tamotsu Suzuki | 7 | Japanio | 2 (1991, 1995) |
Plej altaj venkoj[redakti]
| Platz | venkinto | malvenkinto | rezulto | jaro | turnira parto |
|---|---|---|---|---|---|
| 1 | Germanio | Argentino |
|
2007 | unua parto |
| 2 | Norvegio | Niĝerio |
|
1995 | unua parto |
| Svedio | Japanio |
|
1991 | unua parto | |
| 4 | Usono | Tajvano |
|
1991 | kvaronfinalo |
| Norvegio | Kanado |
|
1995 | unua parto | |
| Ĉinio | Ganao |
|
1999 | unua parto | |
| 7 | Brazilo | Meksiko |
|
1999 | unua parto |
| Usono | Niĝerio |
|
1999 | unua parto | |
| Norvegio | Kanado |
|
1999 | unua parto | |
| Germanio | Rusio |
|
2003 | kvaronfinalo | |
| Norvegio | Sudkoreio |
|
2003 | unua parto | |
| 12 | Germanio | Meksiko |
|
1999 | unua parto |
| Japanio | Argentino |
|
2003 | unua parto | |
| notoj: |
|||||