Virina Futbala Mondpokalo 1995
El Vikipedio
| Virina Futbala Mondpokalo 1995 | |
|---|---|
| angle | FIFA Women's World Cup 1995 |
| organizanto | FIFA |
| organizata en | |
| teamoj | 12 |
| ĉampiono | |
| dua pozicio | |
| plej bona futbalistino | plej multaj matĉoj: |
La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 1995, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 1995, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la dua tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 5-a kaj la 18-a de junio 1995 en kvin urboj de Svedio. Laŭ la regularo rajtis partopreni 12 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 55 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 12 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo iĝis la norvega virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Germanio kaj la trian tiu de Usono.