Virina Futbala Mondpokalo 1999
El Vikipedio
| Virina Futbala Mondpokalo 1999 | |
|---|---|
| angle | FIFA Women's World Cup 1999 |
| organizanto | FIFA |
| organizata en | |
| teamoj | 16 |
| ĉampiono | |
| dua pozicio | |
| rekorda futbalisto | plej multaj matĉoj: |
La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 1999, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 1999, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la tria tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 19-a de junio kaj la 10-a de julio 1999 en ok urboj de Usono. Laŭ la regularo rajtis partopreni 16 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 84 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 16 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo iĝis la usona virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Ĉinio kaj la trian tiu de Brazilo.