Virina balotrajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Virina balotrajto (aŭ elektorajto) estas leĝa juro de la virinoj por partopreni en la landaj kaj lokaj balotoj, elektoj.

La virinoj ne havis balotrajtojn en la antikva Grekio kaj Romio, sed tio mankis ankaŭ en la fruaj demokratioj. La virina balotrajto iĝis grava socia-politika problemo en la 19-a jarcento, ĉefe en Usono kaj Britio.

La unua lando kiu donis balotrajton por la tutlandaj elektoj, estis Nov-Zelando en 1893, ĝin sekvis Aŭstralio (1902), Finnlando (1906) kaj Norvegio (1913). Por la balotrajto plej aktive agadis la sufragetoj.

La unua mondmilito kaj ties sekvoj kaŭzis rapidan disvolviĝon de la virina balotrajto. Inter 1914 kaj 1939 en 28 landoj akiris la virinoj samajn rajtojn kiel la viroj. Tiuj landoj estis ekz. Sovet-Rusio (1917), Hungario kaj Kanado (1918), Aŭstrio, Pollando kaj Ĉeĥoslovakio (1918), Germanio kaj Nederlando (1919), kaj Usono (1920), Britio (1918 kaj 1928), Mianmaro (1922), Urugvajo (1927), Ekvadoro (1929), Sud-Afriko (1930), Brazilo kaj Tajlando (1932), Turkio kaj Kubo (1934), Filipinoj (1937). En Brazilo, vere, oni neniam malpermesis la balotrajton al virinoj kaj antaŭ 1930, kelkaj el ili voĉdonis kaj eĉ elektiĝis, sed en 1930 oni kreis specifan legon pri tio kaj iĝis la virina voĉdonadon deviga kiel la vira.

Post la dua mondmilito, la virina balotrajto disvastiĝis, plej laste ĝi aperas en la arabaj landoj.

En Francio la virinoj akiris la balotrajton je la 21-a aprilo de 1944, sed voĉdonis unuafoje je la 24-a de aprilo 1945. En Argentino stariĝis la virina balotrajto en 1947, dum la regado de Juan Domingo Perón.[1]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. http://www.argentina.ar/_es/cultura/C3306-evita-fue-declarada-mujer-del-bicentenario.php.