Virinaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-V

Virinaj nomoj. Laŭ K. Kalocsay (1. Lingvo Stilo Formo, p: 81-83) „la virinaj nomoj apartenas al tiu ĝena flanko de la lingvo, kiu ne estas kontentige solvebla per la propraj reguloj kaj sufiksoj de la lingvo.“ Kaŭzas malfacilojn precipe la fakto, ke multaj virinaj nomoj havas konforman virnomon. Meazzini proponas la sufikson „io“ : Emilo - Emilio, sed ĉe multaj nomoj tio ne donas kontentigan solvon. (Julio, Paŭlio). Ĉe Z estas legeblaj: Johanino, Ludovikino, do estas uzata la sufikso „in“. Sed tiel fariĝus tiaj nomoj: Antoniino, Mariino. Sed jam Z uzis la vorton Marta kaj laŭ tio Kalocsay proponas, ke ĉiu virina nomo finiĝu je „a“: Julia, Paŭla, Roza ktp. Kaj por esti laŭfundamenta, Kalocsay insistas tiel: „Ĉiu virina nomo estas rigardata, kiel adjektivo, rilatanta al la (ellasita) vorto „ino“. Tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas oficiale akceptita.

Noto de M. C. Butler. La fatala kontraŭaĵo estas, ke oni ne povas adjektivigi la nomojn kun - a. Ĉu la Johanaa mano?!