Virino sur la Luno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino sur la Luno
filmomuta filmo
Originala titolo Frau im Mond
Produktadlando Germanio
Originala lingvo muta filmo kun germanaj subtitoloj
Kina aperdato 1929
Daŭro 156 min. / 200 min. (2000 restaŭrado) / Hispanio:104 min. / Hispanio:162 min. (DVD eldono) / Usono:95 min / Okcidenta Germanio:91 min (redaktita versio) (1970)
Ĝenro scienc-fikcio
Kameraado Curt Courant, Otto Kanturek, Oskar Fischinger
Reĝisoro(j) Fritz Lang
Produktisto(j) Fritz Lang
Scenaro Fritz Lang
Loko de rakonto Luno
Muziko de Willy Schmidt-Gentner • Konstantin Tschet
Ĉefrolantoj Klaus Pohl, Willy Fritsch
vdr

La scienc-fikcia filmo Virino sur la Luno (originala germana titolo Frau im Mond) estas la lasta mutfilmo de reĝisoro Fritz Lang kaj unu el la lastaj germanaj mutfilmoj. La premiero okazis la 15-an de oktobro 1929 en la berlina Ufa-Palast am Zoo (Ufa-Palaco ce la Zoo).

Evento[redakti | redakti fonton]

La luneksperta profesoro Georg Manfeldt (Klaus Pohl) supozas akvon, oksigenon kaj grandan ortrovejon sur nevidebla flanko de la Luno. Oni priridas lin pro lia teorio kaj neglektas en la scienco. Nur la inĝeniero kaj flugfabrik-posedanto Wolf Helius (Willy Fritsch) kredas je tio. Li kaj la inĝeniero Windegger (Gustav von Wangenheim) kaj ties amatino, la astronomia studentino Friede Velten (Gerda Maurus) laboras pri realigo de la unua luna ekspedicio. En la „Helius-fabriko“ estiĝas la impona raketo nome „Friede“, en kiu Helius, Windegger, Manfeldt kaj Velten volas flugi.

La krimulo Turner (Fritz Rasp) trudas sian kunflugon per bombatakoj kaj provizora ŝtelo de la konstruaj planoj. Li volas antaŭprepari – je komisio de suspektindaj komercistoj – la komercan ekspluatadon de la luna orrezervo. Krom tio kunflugas la juna Gustav (Gustl Stark-Gstettenbaur), filo de stiristo de Helius, kiel kaŝpasaĝero.

La flugo sukcesas, sed sur la Luno komenciĝas fatalaj okazoj. Ĉe surluniĝo, disiĝas la raketa pelilo kaj merĝas en la lunsablo; krom tio ili perdas la akvorezervojn. Windegger – kiu montriĝis psiĥe labila antaŭ la starto – kaŭzas per siaj panikaj troreagoj malcertecon en la ekspedicio. Poste okazas mortiga akcidento al Profesoro Manfeldt, post kiam li trovas kavon – per serĉa bastoneto – kaj oron.

Fine okazas pafado kaj oni mortigas Turner-on – kiu volis akiri potencon super la raketo – kaj misvojita kuglo trafas oksigenan ujon kaj detruas unu. Kiel konsekvenco, Helius kaj Windegger ĵetas ludkubon, por decidi, kiu restu sur la Luno, ĉar la restanta oksigeno ne sufiĉas por reveturo de ĉiu pasaĝero. Windegger malgajnas, sed Helius – kiu malfeliĉe enamiĝas je Friede Velten – restas libervole sur la Luno. Li narkotas Windegger kaj Friede Velten kaj lasas la junulon stiri la raketon. La raketo postlasas la Lunon sen Helius, kiu restas tie kun la espero, ke li estos savita. Je lia surprizo ankaŭ Friede restis, por formi komunumon.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • teknika konsilisto estis profesoro Hermann Oberth, pioniro de la raketa esploro
  • oni uzis la retrokalkuladon ĉe la starto (dek, …tri, du, unu, nulo)
  • el komerca vidpunkto, la filmo ne estis sukceso
  • ĉe la premiero partoprenis Albert Einstein
  • Fritz Lang en la 1960-aj jaroj estis plurfoje invitita al usona kosmoesploro kiel honora gasto, danke al sia filmo
  • oni eldonis sur DVD la filmon, kiu cetere postrestis en bona stato