Viro de Grauballe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vizaĝo de la viro de Grauballe.
La korpo de la viro de Grauballe.
Mano de la viro de Grauballe.

La viro de Grauballe estas unu el la plej bone konservitaj marĉomumioj. Li estis trovita la 26-an de aprilo 1952, en marĉo apud la vilaĝo Grauballe en Jutlando, Danio. La metodo karbono 14 datis ĝin ĉirkaŭ la jaro -290, do en la ferepoko. Oni povas vidi la viron de Grauballe nuntempe en la muzeo de Moesgaard, ĉe Aarhus, Danio.

Stato

La viro de Grauballe estas tre bone konservita kun ungoj kaj haroj. La fingroj estis en tiom bona stato, ke eblis fari fingropremsignojn. La koloro de la haŭto kaj de la haroj ŝanĝis pro la kondiĉoj en la marĉo. Neniaj vestaĵoj aŭ juveloj estis trovitaj apud li.

Morto

La viro de Grauballe mortis ĉar oni distranĉis lian gorĝon, sed li havis ankaŭ rompiĝintajn kranion kaj kruron. Oni ne scias kial li estis mortigita. Oni supozas, ke kiel aliaj marĉomumioj li mortis kiel oferto aŭ estis punekzekutita.

Lasttempaj skanaĵoj rekonstruis lian vizaĝon kaj montris multajn faktojn, kiel tiun ke li ekmalsaniĝis pri podagro. Krom tio li ŝajne estis sana viro, ĉirkaŭ 30-jaraĝa. Li ŝajne ne manlaboris, ĉar la ungoj estis tre flegitaj, li apartenis verŝajne al alta socia tavolo.

En lia stomako troviĝis la restoj de lia lasta manĝo: linsemoj, hordeo, kaj entute eroj de pli ol 60 diversaj herboj.

Apud la kadavro troviĝis kelkaj tri centimetrojn longaj betulbastonetoj. Tiajn lignaĵojn, en kiujn oni gravuris magiajn simbolojn, uzis la ĝermanoj por loti. Eble tiel estis elektita la viro de Grauballe por morti.

En literaturo

La viro de Grauballe estas temo de poemo de Seamus Heaney.

Bibliografio

  • Peter V. Glob: Die Schläfer im Moor (la dormantoj en la marĉo). Winkler, München 1966
  • M. Gebühr: Moorleichen in Schleswig-Holstein (marĉomumioj en Schleswig-Holstein. Wachholtz, Neumünster 2002 ISBN 3-529-01870-8
  • Wijnand van der Sanden Mumien aus dem Moor - Die vor- und frühgeschichtlichen Moorleichen aus Nordwesteuropa (mumioj el la marĉo - pra kaj fruhistoriaj marĉokadavroj el nordokcidenta Eŭropo). Drents Museum / Batavian Lion International, Amsterdam 1996. ISBN 90-6707-416-0

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 56° 12′ 34″ N 9° 37′ 50″ O / 56.20944 °N, 9.63056 °O / 56.20944; 9.63056 (mapo)[1][1]

  1. [1]