Homo de Lindow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viro de Lindow)
La viro de Lindow

La viro de Lindow (angle: Lindow man) estas marĉomumio, kiun malkovris torfofosistoj en 1983 proksime al Manchester, Anglio. La viro mortis verŝajne inter 2 a.K. kaj 119 p.K. en Lindow Moss.

La kranio, la supra korpoparto kaj la kruroj estis savitaj, dum la suba korpoparto estis detruita verŝajne fare de torfa skrapegilo. La restaĵoj nun estas videblaj en bona stato en la Brita Muzeo en Londono.

La kadavro estas interesa pro trifoja murdo (bato de la kranio, sufokigo per ŝnuro, bastonado kaj rompo de la nuko). Esploroj klarigis, ke li razis sin kaj ne laboris tro.

La kadavro estis frost-sekigita kaj tiel konservita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

53° 19′ 17″ N 2° 16′ 16″ O / 53.32139 °N, 2.27111 °O / 53.32139; 2.27111 (mapo)