Virovitica
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Virovitica, germane Wirowititz, hungare Verőce estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 9 komunumoj apartenas al la municipo.
- Areo: 179 km²
- Alto super la marnivelo: 122 m
- Loĝantaro en la municipo: 22 610, en la urbo: 15 580
- Poŝtkodo: 33 000
- Telefonprefikso: 33
- Aŭtokodo: VT
Situo [redakti]
Virovitica situas ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj monto, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Varaždin-Osijek, fine laŭ ĉefvojo Barcs-Banja Luka.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1234 en formo "Wereucha". En 1500 tie okazis parlamento. Inter 1552-1684 la turkoj okupis la urbon, dume alvenis serboj. En 1910 loĝis tie 8 140 da homoj, (5 788 kroatoj, 1352 hungaroj, 570 germanoj, 165 serboj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Verőce, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Roĥ el la 18-a jarcento
- kastelo de Pejačević (pejaĉevitj) el la 19-a jarcento
