Virta pagano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poeto Virgilio. Fresko en la Katedralo de la Anunciacio en Moskvo.

Virta paganovirta paganismo estas koncepto de la Kristana teologio simila al tiu juda" de Justuloj inter la popoloj, kaj alfrontas kaj solvas la problemon koncernantan paganoj kiuj ne povis ricevi la bapton kaj do akiri la sanon liveritan de Kristo (iam oni kredis ke la unika vojo por la savo estis la bapto), kaj tamen al kristanoj ŝajnis ke ilia justa kaj virta vivo meritus la savon kvazaŭ tiu virta viro estus akceptinta evangelizadon.

Ion de tiu spontana “mizerikorda” vidpunkto oni povas devenigi el principo de iuj Patroj de la Eklezio “anima humana naturaliter christiana” (animo homa nature kristana) Ĉi-rilate teologoj elpensis Limbon kiel loko-situacio en kiu infanoj nebaptitaj kaj tiuj virtuloj povis eviti la inferon. Inter katolikoj la limba solvo trovis subtenon en la Roma Katekismo dirita ankaŭ katekismo de la Trenta Koncilio. Hodiaŭ la kristanaj teologioj solvas la problemon per la koncepto de la universala dia filiiĝo realigita per la enkarniĝo, de la Difilo, kiu, kvankam realiĝinta en determita tempo, estis operacio por ĉiuj homoj de tiuj tempoj.[1]

En la medio katolika Karl Rahner uzis por la fina savo de neevangelizitoj la koncepto de anonima kristano, nome tiu kiu ne konis sed meritis per la graco la finan savon.[2]

Inter la savitoj neevangelizitaj sed virtaj, poeto Dante Alighieri, certe altirita de la kristana teologio, en la Dia Komedio lokigas en la unua rondo de la Infero (simila al la Limbo) serion da virtaj paganoj inter kiuj Homero, Horacio, Ovidio, kaj Lukano, kaj aparte ankaŭ Saladino islama generalo venkistoj de krucmilitistaj armeoj. Aliaj "savis" ankaŭ Aristotelon kaj Platono...

"La virta paganismo" fariĝis grava objekto por Romantikismo kunlimanta kun la revivaloj de vikingoj kaj nordeŭropaj mitologioj aŭ kun la entuziasmo pro remalkovro de la pagana filozofio de la islandaj sagaoj. Aŭtoroj kiel Tom Shippey subtenas ke la elpensaĵo de la trilogio de la “Sinjoro de l’ Ringo” de John Ronald Reuel Tolkien, lokigita en imagita antaŭkristana paseo, baziĝas signifkvante sur la koncepto pri virta paganismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La novtestamentaj pasaĵoj kiuj rajtigas tiujn modernajn teologiojn citendaj estas: (Kol 1,16-20): 16 ĉar en li (Jesuo) kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas. 18 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio. 19 Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu; 20 kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. (Johano 1, 1-4): 1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
  2. Generale tiuj teologioj serĉantaj pruvojn por ke la virtaj paganoj eniru diversmaniere la regno de savitoj tre distanciĝas el la kalvina teologio laŭ kiu Dio dekretis la savon kaj la perdiĝon sendepende de la volaj decidoj de la personoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cindy L. Vitto, The virtuous pagan in Middle English literature, DIANE Publishing, 1989, ISBN 978-0-87169-795-0.