Retkomunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Virtuala komunumo)

RetkomunumoVirtuala komunumoSocia retejo estas socia grupo de homoj kun similaj interesoj, kiuj interagas precipe pere de komunikiloj kiaj la Interreto aŭ similaj proceduroj.

Interreto faciligas kaj rapidigas kontaktojn, ĝi speciale faciligas serĉon de personojn kun similaj interesoj — tio kaŭzis aperon de pluraj virtualaj komunumoj post apero de Interreto. Kiel ekzemploj de virtualaj komunumoj oni povas nomi forumojn, babilejojn, viki-projektojn, retpoŝtajn grupojn.

La eksploda disvastigo de la Interreto ekde la mezo de la 1990-aj jaroj kaŭzis la dismultiĝon de virtualaj komunumoj. La naturo de tiuj komunumoj estas diversa kaj la utiloj ne estas nepre konsciitaj de multaj.

Malsamaj virtualaj komunumoj havas malsamajn nivelojn de interrilatado kaj partopreno inter siaj membroj. Ne malsame al tradiciaj sociaj grupoj aŭ kluboj, virtualaj komunumoj ofte disiĝas en subgrupoj aŭ disiĝas por formi novajn komunumojn.

Per komunikado en virtuala komunumo partoprenanto de tiu kreas „virtualan personecon“, kiu povas diferenci de la reala. Ekzemple, virtualulo povas pli aktive aŭ eĉ agresive eldiri siajn opiniojn, kion li ne faras en eksterreta vivo, aŭ li povas prezenti sin sub nevera nomo, alia sekso kaj aĝo. Ĉar teknike facilas agi nome de kelkaj virtualaj personoj, tia praktiko estas sufiĉe disvastiĝinta, interalie ankaŭ en Vikipedio („sock puppets“ angle); normale uzo de kelkaj personecoj fare de unu persono estas konsiderata neetika aŭ eĉ estas malpermesita (vidu en Vikipedio: en:Wikipedia:Sock_puppetry).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]