Virtuous Pedophiles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virtuous Pedophiles
Virtuous Pedophiles
subtengrupo • online community
Komenco 2012 vd
Tipo subtengrupo
Lingvoj

angla

Retejo virped.org
vdr

Virtuous Pedophiles (Virtaj pedofiloj) estas subtengrupo kreita en Interreto en 2012 por personoj agnoskantaj senti sin sekse altiritaj al infanoj[1][2]. Ĝiaj membroj kundividas la kredon, ke la seksaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj estas neadekvataj. Ili subtenas sin reciproke en la intenco havi normalan vivon sen enmiksiĝi en seksaj rilatoj kun infanoj kaj provas helpi aliajn pedofilojn por fari la samon. La grupo laboras ankaŭ por mildigi la socian infamiadon kiu ĉirkaŭas pedofilojn. Unu el ĝiaj du fondintoj uzas la pseŭdonimon Ethan Edwards kaj ne rivelas sian veran identecon[1].

La grupo ricevis subtenon de pluraj fakuloj pri homa sekseco[2][3][4], kiel Jesse Bering[5] kaj James Cantor, kiuj opinias ke ĝiaj politikoj kaj kredoj estas avantaĝaj kaj povas helpi por preventi la infanan seksan misuzon[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]