Visegrada grupo
| Visegrada grupo | |
| ĉeĥe: Visegrádská skupina, hungare: Visegrádi Együttműködés, pole: Grupa Wyszehradzka, slovake: Vyšehradská skupina | |
| alianco | |
|
Mapo de membroj de Visegrada grupo
|
|
| Ŝtatoj | |
|---|---|
| Prezidanteco | |
| Kreita | 15-a de februaro 1991 |
| Retpaĝo: www.visegradgroup.org | |
Visegrada grupo aŭ Viŝegrada grupo (ankaŭ nomata Visegrada kvaro aŭ V4) estas alianco de kvar ŝtatoj de Meza Eŭropo: Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio.
Historie Visegrada grupo estas inspirita pro renkontiĝo de ĉeĥa, pola kaj hungara reĝoj en la hungara urbo Visegrád en la jaro 1335. La moderna periodo de V4 datiĝas ekde la 15-a de februaro 1991, kiam okazis traktado de kapoj de ŝtatoj aŭ registaroj de Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Pollando en Visegrád, en kiu estis destinita kunlaborado inter tiuj ĉi tri ŝtatoj (pro dividiĝo de Ĉeĥoslovakio ili fariĝis kvar) por celo de subteno de procezo de eŭropa integriĝo.
La eniro de la membroj de Visegrada grupo en Eŭropan Union, kiu estis en tiuj ĉi landoj konsentita en referendumoj, okazis la 1-an de majo 2004.
Unusola organizaĵo de Visegrada grupo estas Internacia Visegrada Fonduso kun sidejo en Bratislavo, fondita en la jaro 1999.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Visegrad Group – cz, en, hu, pl, sk
- International Visegrad Fund (IVF) – Internacia Visegrada Fonduso
- Cooperation of Visegrád Four Member Countries (V-4) in energy
- Visegrad Internet Magazine – cz, en, hu, pl, sk