Visigotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Migradoj de la visigotoj.

La visigotoj (el la germana Westgoten, t.e. okcidentaj gotoj) estas ĝermana popolo kaj unu el du ĉefaj partoj de la gotoj.

La gotoj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de Vistulo. Ili migris en la 2-a jarcento suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dacia, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro.

La visigotoj, rifuĝintaj for de la hunoj petis en 376 sub gvido de Ataraniko rifuĝejon de la Romia imperio. Ili ribelis en 378 kaj murdis la imperiestron Valento kaj kuntiris fortojn en Ilirio. Ili okupis Romon en 410 (sub gvido de Alariko), poste sud-Gaŭlion, finfine fondis imperion en Hispanio, kiun detruis la araboj en 711.