Visneo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||
Visnea estas palearkta plantogenro en la familio de pentafilakacoj. Estas monotipa taksono, ĉar ekzistas nur unu specio [1], mokano. Temas pri endemio de Madejro kaj Kanarioj. Visneo estas laŭrisilva elemento el la ekoregiono Kanariaj sekaj maldens-arbaroj kaj arbaroj. La arbo estas minacata pro habitatodetruo.
Etimologio [redakti]
Visnea estis dediĉita al N. Visne, komercisto el Lisbono kiu interesiĝis pri la botaniko. La specio nomiĝas V. mocanera, Esperante mokano, laŭ sia loka nomo.
Bibliografio [redakti]
- Bañares, A. et al. 1998. Visnea mocanera. 2006 IUCN Ruĝa listo de endanĝerigitaj specioj; 24 de aŭgusto de 2007