Vistlera filoskopo
Vistlera filoskopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vistlera filoskopo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Seicercus whistleri (Ticehurst, 1925) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Vistlera filoskopo (Seicercus whistleri) estas specio de birdo de la familio de Filoskopedoj kiu iam estis inkluditaj en la Silviedoj. Ĝi estas membro de la genro de Seicercus, unu el la du genroj de la familio kune kun la filoskopoj.
Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Pakistano, Nepalo kaj Barato. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
La Vistlera filoskopo estas bela birdo, simila al la veraj filoskopoj pro verdecaj supraj partoj kaj flavecaj subaj partoj, sed tiuj koloroj estas multe pli markitaj ol ĉe la veraj filoskopoj, ĉefe ĉe la flavaj subaj partoj kun nur iom da verdeca nuanco en brusto. Krome la vostopinto estas blanka. Estas tre markata flava okulringo kiel ĉe aliaj specioj de la genro kaj en la krono estas helbruneca centra strio inter du malhelbrunecaj al nigrecaj flankaj strioj. La beko estas mallonga kaj la kruroj rozkoloraj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2006. Seicercus whistleri Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de Julio 2007.
|