Vistulo
El Vikipedio
Vistulo estas la plej granda rivero de Pollando, ĝi fontas en suda parto de la lando, en la Beskidoj.
Ĝi komence fluas orienten, poste daŭre norden kun grandaj kurboj. Ĝi trafluas la tutan landon kaj oriente de Gdańsk alfluas la Baltan maron per larĝa riverdelto. Ĝi longas 1047 km, la akvokolekta areo estas ĉ. 194.000 km², kies 4/5-ono troveblas en Pollando.
