Vitacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vitacoj
Uvoj de Vitis vinifera
Uvoj de Vitis vinifera
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Vitaloj Vitales
Burnett
Familio: Vitacoj Vitaceae
Juss., nom. cons.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vitacoj (Vitaceae) estas insekto- kaj mempolenitaj plantoj kun ligneca tigo. La folioj ĝenerale entranĉitaj, kontraŭ tiuj kreskas ĉiroj aŭ infloreskoj. La korolo estas reduktita, la bero estas multgrajna.

Floroformulo: Ka3-7Ko3-7A37G(1-8) ovario supre staranta.

La vincela vito (Vitis vinifera) estas kulturata jam 6-8000 jarojn. Ties praplanto estas verŝajne la Vitus sylvestris. La familio havas ĉ. 50 speciojn kun 3 gravaj kulturitaj areoj.

  • La specioj de Nord-Ameriko havas malalt-kvalitajn berojn, sed ili rezistas al la vinberujaj malsanoj (filoksero, peronosporo (foliŝimo), melduo)
  • Specioj de Orient-Azio ne estas gravaj.
  • Specioj de la Mediteraneo: plej gravaj.

Oni plimultigas ilin per vegetativaj metodoj (vergoj)

  • vinberujo (vitoŝimo estas funga malsano de la vitofolioj) estas ĉirohava arbedo, preskaŭ ĉiuj devenas el al norda mezvarmaj regionoj. Ili havas manforme lobaj folioj kaj dolĉaj tre sukoplenaj beroj. Multaj specioj kulturataj por la bero (Vitis vinifera, labrusca), kiuj servas seke (sekvinbero) aŭ sukoplene kiel manĝajo aŭ donas bazmaterialon por vinproduktado (vinfarado).
    • sovaĝa vinberujo (Parthenocissus pubescens) estas ornamplanto kun adheraj disketoj.
  • ampelopso estas volvogrimpanta arbedo kun volvofadenoj sen disketoj por alfiksiĝo. Ili havas kvinpintajn foliojn similajn al tiuj de la vinberujo.