Vitalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Xavier Bichat, franca kuracisto, anatomo, patologo, fiziologo, histologo, plej bone celebrita kiel la patro de la moderna histologio kaj priskriba anatomio kaj defendanto de vitalismo.

La termino vitalismo unuflanke aludas al la filozofia doktrino kiu postulas, ke la vivaj organismoj estas karakterizataj pro tio ke posedas vivan forton aŭ elanon kiu diferencas ilin fundamente disde el la neanimataj estaĵoj.[1] Tradicie ĝi estas priskribita kiel nemateria specifa forto, diferenca el la energio studita de la fiziko kaj de alia tipo de sciencoj, kiuj, agante pri la organizita materio, rezultus en vivo kaj sen kio estus neebla ties ekzisto. Tiu fizika fundamento en ties plej pura senco troviĝas aktuale malakceptita,[2][3] tamen, ĝi trovas bazon ankaŭ en fundamentoj kaj antropocentraj aŭ raciistaj, inter aliaj.

Duaflanke, la termino povas aludi ankaŭ al tio kion Scott Lash kaj aliaj aŭtoroj nomas "defendo de la vivo".[4] Tiele ĝi estus uzata ankaŭ de movadoj kiaj animalismo,[5] la kontraŭbortismo,[6] la kontraŭmilitarismo, la ekologiismo, la pacismo[7] aŭ la vegetarismo, sed ankaŭ fare de fakuloj pri la verkaro de pensuloj kiel Friedrich Nietzsche[8]Henri Bergson,[9]José Ortega y Gasset.[10] La orientaj rezultoj de tiu dua difino devenus el la fakulo de Ĝajnismo nome Mahavira en Oriento, kiu kombinis la asketismon de Pārśvanātha kun la instruoj de la naturalismaj "ājīvika", termino kiu, en sanskrito, signifas "vivuloj".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BECHTEL, WILLIAM kaj ROBERT C. RICHARDSON (1998). Vitalism. En E. Craig (Eld.), Routledge Encyclopedia of Philosophy. Londono: eldonejo Routledge. Vitalism
  2. A Cultural History of Medical Vitalism in Enlightenment Montpellier - Elizabeth Ann Williams - Google Books Alirita la 22an de Novembro 2018.
  3. Greco, M. (1a de februaro de 2005). «On the Vitality of Vitalism». Theory, Culture & Society 22 (1): 15-27. doi:10.1177/0263276405048432.
  4. Intervjuo al Scott Lash. Arkivita el la originalo je 2018-08-18. Alirita 2018-11-22.
  5. Animalismo y vitalismo Alirita la 22an de Novembro 2018.
  6. Antiabortismo y vitalismo. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2018-11-22.
  7. Pensamiento Pacifista. Obra filosófica. Icaria Editorial. 2004. p. 156. Alirita la 22an de Novembro 2018.
  8. El vitalismo de Friedrich Nietzsche Alirita la 22an de Novembro 2018.
  9. Évolution creatrice, 1907.
  10. Ĉapitro IIIa de la verkaro de Sánchez Villaseñor, José (2007). Pensamiento y Trayectoria de José Ortega y Gasset. Obra filosófica. Universidad Iberoamericana. p. 270. Alirita la 22an de Novembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]