Vitamino D

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vitamino D estas grupo de liposolveblaj alkoholoj, gravaj en la kalcia metabolismo. Ili estiĝas el sterinoj – troviĝantaj en la haŭto – per efiko de ultraviola radiado (sunlumo). El tiuj sterinoj gravas la 7-dehidrokolesterino, kiu produktiĝas dum la metabolismaj procezoj en homo kaj bestoj. Gravas ankaŭ la ergosterino de plantaj oleoj.

La ergosterino kaj la 7-dehidrokolesterino transformiĝas per efiko de sunlumo al kolekalciferolo (vitamino D3) aŭ kalciferolo (alinome ergokalciferolo, vitamino D2). La D2- kaj D3-vitaminoj havas la saman efikon je la metabolismo, sed en la birdoj la D2-vitamino estas mlapli efika ol la D3-vitamino. Tiel oni ofte aldonas tiun D3-vitaminona al kortobirdaj nutraĵoj.

kolocalciferolo

Post formiĝo de la vitaminoj el la sterinoj kemia reakcio en la hepato transformas ilin al kombinaĵoj, kiuj helpas reabsorpon de kalcio el la sango, kaj tiel la ostokonstruon.

La D-vitaminon ofte kaj sufiĉe entenas normala nutrado. Oni devas nur pluse alpreni tiun vitaminon, se oni vivas en daŭra malluma areo (vintre en la alte norda hemisfero) aŭ kie la homon ne atingas sufica kvanto de la necesa transviola radiado.

Oni ofte aldonas kroman kvanton de D-vitamino al lakto aŭ aliaj nutraĵoj.

La kreskantaj infanoj havas tagan bezonon je D-vitamino de ĉ. 10 mikrogramoj. Manko de D-vitamino kaŭzas rakitismon, la trodozigo kaŭzas toksajn reagojn.