Viti Levu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viti Levu
Topografio de Viti Levu
Topografio de Viti Levu
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Fiĝio
Geografia situo 17° 48′ S, 178° 0′ O (mapo)-17.81781324Koordinatoj: 17° 48′ S, 178° 0′ O (mapo) f1
Viti Levu (Fiĝio)
Viti Levu (Fiĝio)
DEC
Viti Levu
Viti Levu

Map

Longo 146 kmf2
Areo 10 531 km² f4
Plej alta loko Tomanivi
1 324 mf5
Loĝantaro 580 000
55 loĝ./km²
Ĉefa loko Suva
Elaera bildo de Suva
Elaera bildo de Suva
vdr

Viti Levu [ˈβiti ˈleβu] estas la plej granda insulo de Fiĝio, kie troviĝas la ŝtata ĉefurbo, Suva, kaj la plej granda parto de la loĝantaro de Fiĝio.

Geografio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Viti Levu kovras areon de 10 531 km²[1] kaj estas ĉirkaŭ 146 km longa el nordo suden kaj ĉirkaŭ 106 km larĝa el oriento okcidenten. Ĝi estas la sesa plej granda insulo en Oceanio, sen kalkuli Aŭstralion kaj post Tasmanio, la du plej grandaj insuloj de Novzelando, insulo Havajo kaj Novkaledonio.

Geologoj supozas, ke Viti Levu merĝis kaj elmerĝis foje kaj estis kovrita el lafo kaj aliaj vulkanaj materialoj. Tertremoj kaj vulkanaj eksplodoj kulpas pri la falta teritorio de la insulo, kiu estas dividita en du similaj duonoj de nordosudenan montoĉeno. La orienta flanko de la insulo suferas kaj ĝuas pluvegon, sed la okcidenta flanko estas multe pli seka. Pro tio la kultivado de sukerkano okazas okcidente, dum industrio rilate la lakton estas riĉeco oriente. Oni produktas ankaŭ kotonon, tabakon kaj ananason; .

La centro de la insulo estas arbara kaj inkludas la plej altan monton de la lando, nome Tomanivi (ekse Monto Viktorio) 1,324 metrojn alta.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La insulo estas la ununura konata loĝejo de unu el la plej grandaj insektoj de la mondo, la giganta blato nome Xixuthrus heros.

La Vitilevua nestamasulo iĝis formortinta.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Krom la ĉefurbo de la lando, en Viti Levu troviĝas aliaj urbetoj kiel Nadi, Laukota, Ba kaj Sigatoka; krom multnombraj turismejoj. Ĉiuj situas en la marbordo, kaj ili estas interkonektitaj de ŝoseo ĉirkaŭirantan la insulon. Entute, preskaŭ 600.000 personoj loĝas en Viti Levu, du trionoj de la tuta loĝantaro de Fiĝio. Kune kun la proksima Vanua Levu, koncentras 85% de la tuta loĝantaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Wikimapia, -17827145, 178016968, 9, Viti Levu