Vitiligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitiligo ĉe la mano

Vitiligo (Leukopathia aquisita) signifas, ke la haŭto perdas pigmenton kaj tial estiĝas helaj makuloj. Ĉe kelkaj pacientoj senkoloriĝas nur unu regiono de la korpo, ĉe aliaj samtempe pliaj regionoj kaj la procedo povas daŭri dum jaroj. La kaŭzo de la malsano ne estas konata, vitiligo ne doloras kaj ne estas kontaĝa. Se la vizaĝo estas afekciita, vitiligo povas premi la psikon. Sendepende de la raso aŭ la sekso ĉirkaŭ 1 ĝis 2 procentoj de la loĝantaro malsaniĝas.

Ne ekzistas terapio, kiu helpas ĉiujn pacientojn, sed ekzistas eblecoj manipuli la haŭtkoloron per ŝminko. Alia metodo estas provi repigmenti la haŭton per medikamento kaj ultraviola radiado. Ekzistas ankaŭ terapiprovoj per nutrado kaj banado en speciala salakvo.

Vidu ankaŭ