Vitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botelo el kolora vitro
Antikva vitra glaso kun pentraĵo

Vitro estas travidebla, malmola, forta, kemie inerta, kaj biologie nereakciema amorfa solido. Tiel, vitro estas tre utila materialo. Tamen, ĝi ankaŭ estas tre frakasiĝema kaj povas rompiĝi al multaj akraj pecoj.

Kutime senkolora, vitro povas esti kolorigita per aldono de metaloj aŭ metalaj oksidoj.

Ordinara vitro estas plejparte silicia dioksido (SiO2), kiu estas la sama kemiaĵo trovebla en kvarco.

Historio

Oni konis vitron jam de antaŭ longe. Fulmo postlasis en sablaj dezertoj apartajn formaciojn, la t. n. fulguritojn estiĝintaj pro kunfando de sablo. Pro malmoliĝo de arda vulkana magmo estiĝas ankaŭ malhela natura vitro - obsidiano, el kiu oni jam de pratempoj facetis ilaron kaj ornamaĵojn: tio estis precipe en Anatolio (Trojo), Meksikio kaj Suda Ameriko. Sed tio ne sufiĉis homon: li volis mem elfandi per fajro el sablo vitron.

Tio sukcesis al loĝantoj de tiama Mezopotamio iam inter la jaroj 3500 - 3000 a.K. Unue ili uzis ĝin kiel glazuron sur ŝtonaj kaj ceramikaj kolieroj, pli malfrue, ĉirkaŭ la jaro 2500 a.K. kolieroj kaj amuletoj estis jam tute el vitro.

Tie ankaŭ dum siaj invadoj interkonatiĝis kun vitro egiptanoj. Tiel okazis nasko de vitroindustrio en Egiptio. Vitron fandis egiptanoj el silicia sablo, kalkŝtonaj maraj konkoj kaj natrio. Krom juveloj ili pli malfrue faris ankaŭ ujojn: argilajn kernojn ili tegis per vitraĵo, surigitan vitron ili fandis en fajro kaj fine ili forigis la argilan cilindron.

Grekoj transprenis de egiptanoj la saman teknikon. Ili plibonigis ilin sole en tio, ke argilan kernon de estonta ujo ili rekte enmergigis ĝis fandigita vitraĵo. Tiun ĉi manieron ili uzis ĝis duono de la 1-a jarcento antaŭ Kristo.

En interŝanĝo de la 6-a jarcento kaj la 5-a jarcento antaŭ Kristo oni komencis produkti pli grandajn objektojn ankaŭ en Italio. Inter la 2-a jarcento kaj la 1-a jarcento antaŭ Kristo estiĝis novaj metodoj: per premo de vitro ĝis formoj kaj kunmetado de ornamaĵeroj sur potoj el vitromozaiko.

Mallongtempe antaŭ komenco de nia erao oni komencis en Italio uzi blovado de vitro, kiun ili malkovris evidente en Sirio. Romianoj pliperfektigis la blovadon kaj tiu ĉi tekniko venis iom post iom en la tutan Eŭropon. Tiuj ĉi du teknikoj fondis tradicion de romia vitroindustrio.

Post falo de Romia imperio centro de vitroindustrio transŝoviĝis en Bizancon (Istanbulon), kie evoluis vitropentrado kaj emajlo. Al antikva tradicio nerekte ligis nur eminentaj veneciaj vitrofaristoj en la 12-a jarcento, tre influitaj ĝuste de la bizanca kaj la siria vitrofarado. En la jaro 1292 veneciaj vitrofarejoj estas transportitaj en proksiman insulon Murano (kie ili estas ĝis hodiaŭ). La 15-a jarcento estas tempo de kolora vitro, estas renovigataj la antikvaj teknikoj de vitropentrado kaj ornamado per rompigita dekoro. Ekde la 17-a jarcento oni produktas vitron salpetran, marmoran, agatan kaj opalan.

Sed tiam la venecia vitro perdas en graveco, venas evoluo de vitrofarado en meza Eŭropo. Ĝi estas forpuŝata de ĉeĥa vitro, kiu pli bone kontentigas postulojn de klientoj. Temis pri vitro kalio-kalkŝtona, konvena por tranĉado kaj facetado, la t. n. ĉeĥa kristalo.

Tiu ĉi vitro pli malfrue aperas ankaŭ en Nurenbergo, sed specialaĵo de ties vitrofaristoj estis vitro pentrita per nigra plumbo. Fine de la 17-a jarcento estas en Anglio evoluigita plumba kristala vitro kun alta rebrilo.

En baroko estas ankaŭ produktataj koloraj vitroj, precipe blua kolorigita per kobalto, opala vitro kaj rubena vitro kolorigita per oro.

Ekde la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento dominas en meza Eŭropo denove la ĉeĥa vitro, la t. n. biedermaier. Fine de la 19-a jarcento la ĉeĥa vitro estas forpuŝata pro novaj materialoj, formoj kaj stiloj precipe de britaj kaj francaj vitrofaristoj.

El la antaŭa teksto povus ŝajni, ke oni produktas el vitro sole ornamaĵojn, artajn aĵojn ktp. Sed jam ekde la antikvo oni produktas ankaŭ utilvitron. La vitro servas en fenestroj, alia vitro rezistas en laboratorioj al alta ardeco kaj acidoj, en aŭtomobiloj estas la t.n. sekurecvitroj, aliaj vitroj estas en okulvitrojfotoaparatoj, por boteloj oni uzas la t. n. pakuma vitro.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vitro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ĉion rigardi tra sia persona vitro. 
  • Citaĵo
     Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro. 
  • Citaĵo
     Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj. 

Referencoj

  1. [1]