Vitrobetono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vitrobetono (mallongigo por vitrofibra betono) estas lumtralasanta, facila, travidebla, dekora betono. Ĝin elpensis la hungara Áron Losonczi. La vitrobetono produktiĝas el miksaĵo de vitrofibroj kaj cemento kaj estas ĝenerale 5 cm dika. El ĝi produkteblas ankaŭ plafono, muro aŭ statuo.

Ĉar la optikaj vitrofibroj kondukas la lumon ĝis al 20 m, la dikeco de la betono povas esti teorie plurmetrojn dika. La betono povas esti ankaŭ ŝarĝoporta, ĉar la aldonitaj vitrofibroj ne influas la ŝarĝoportan kapablecon de la betono.

Oni konstruis en hungara urbo Csongrád el tiu betono homgrandan murspecon el 60 elementoj, kiun oni ekspoziciis en 2003 en Stokholmo, poste en Londono. Oni ekspoziciis tien eĉ en la vaŝingtona Nacia Arkitekta Muzeo en januaro de 2005.

Pro la alta prezo ĝi ne disetendiĝas. Ágnes Kertészfi kreis jam artaĵojn el vitrobetono en Hungario.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.