Vitroharmoniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:42, 24 nov. 2013 farita de Longharulo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Vitroharmoniko en la Unterlinden-Muzeo je Colmar

Vitroharmoniko estas frotidiofono, kiun en 1761 evoluigis Benjamin Franklin. Ĝi okupis en la historio de la muziko elstaran pozicion, estas tamen nuntempe plejparte forgesita. Por la tongenerado servas diversgrandaj vitrosonoriloj enŝovita unu en la alian, kiuj troviĝas sur komuna horizontala akso, kiun muzikisto rotaciigas per pedalo. Li ludas la vitroharmonikon per tuŝado de la sonorilaj randoj per malseka fingro. La tonamplekso de la kromate agordita vitroharmoniko estas du kaj duono ĝis kvar oktoj. Variaĵo estas klava vitroharmoniko kun klavaro kaj meĥaniko por arĉado de la vitroj.

Ligoj eksteren