Vitroperlo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
modernaj vitroperloj
diversaj historiaj ĉenoj el vitroperloj el alemana tombejo de la 6-a ĝis 7-a jarcentoj

Vitroperloj apartenas al la plej malnovaj juveloj de la homaro. Ili konsistigas la plej gravan grupon de artefaritaj perloj. Krom simplaj, aparte malnovaj ekzempleroj ekzistas tre vasta kaj multfaceta gamo de vitroperloj el ĉiuj epokoj de la homa prahistorio.

[redakti] Historio

La plej ofta speco de la prahistoria vitroperlo estas unukolora, netravidebla perlo, kutime en la koloroj bluo, flavo, bruno aŭ oranĝo. La vitron kolorigis pigmentoj, kutime produktitaj el metalaj oksidoj, kiuj estis kromrezulto dum la prilaboro de metaloj. Krome la prahistoriaj juvelistoj jam konis reduktigajn kaj oksidigajn efikon dum la fanda produktado de vitro.

Ĉiuj altaj kulturoj de la antikva epoko konis vitroperlojn kiel dekoraĵoj, kaj ankaŭ dum la frua eŭropa mezepoko, ekzemple ĉe la alemanojmerovidoj, la arta metio prosperis.

Post la mezepoko aparte la insularo Murano proksime de Venecio famiĝis pro la produktado de altnivelaj vitroperloj.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  germanlingva retejo pri prahistoriaj vitroperloj
Ekstera ligilo  bildoj pri historiaj vitroperloj en la Egiptia Muzeo (angle)
Ekstera ligilo  germanlingva vikio pri vitroperloj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj