Vittorino da Feltre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vittorino Ramboldini
(1378-1446)
humanista Italicus
humanista Italicus
Persona informo
Naskiĝo 1378
en Feltre,  Italio
Morto 2-a de februaro 1446
en Mantovo,  Italio
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo edukisto • renesanca humanisto • instruistofilozofo • humanisto vd
Laborkampo humanismo • humanistic education • pedagogio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vittorino da Feltre (1378-1446) (naskiĝis en Feltre, 1378 - mortis en Mantovo, en la 2-a de februaro 1446) estis itala humanisto, latinisto, helenisto kaj pedagogo.

Biografio

Li studis en la Universitato de Padovo, unu el liaj profesorol estis Gasparino Barzizza kaj pli malfrue li profesoris tie, sed la Markizo de Mantovo lin invitis por la edukado de sia filaro. En Mantovo, li starigis lernejon kie li instruis la infanojn de la Markizo krom la filaron de aliaj elstaraj familioj, kune kun multaj malriĉaj infanoj, kaj ĉiuj ricevis egalan traktadon. Li instruis ne nur objektoj rilate al homaj sciencoj, sed ankaŭ donis specialan emfazon rilate al religia kaj fizika edukadoj. Tie Vittorino instruis la grekan, la latinan, matematikon, muzikon, artojn, religion, historion, poetikon kaj filozofion, kaj lia lernejo estis tiel plaĉa ke ĝi estis konata kiel La Casa Gioiosa: La domo de la ĝojo. Baldaŭ ĝia famo etendiĝis al ĉiuj regionoj en Italio, kaj la infanaro de la nobelaro el aliaj urboj venadis al Mantovo por studi kun li. Verdire, tiom da junaj nobeloj edukiĝis en La Casa Gioiosa ke ĝi estis nomata La Lernejo de la Princoj.

Li estis unu el la unuaj modernaj edukistoj ekaperintaj dum la Renesanco. Multaj el liaj metodoj estis novaj, ĉefe dank'al la intima kontakto inter la instruisto kaj la lernantaro, kiun li lernis kun Gasparino Barzizza rilate al la adaptiĝo de la instruado al la kapableco kaj bezono de la infanaro. Li vivis plentempe kun la lernantaro kaj enamikiĝis al ili en la unua sekulara internulejo. La lernejo de Vittorino estis bone lumigita kaj konstruita per kvalita materialo pli bona ol aliaj tiamaj edukcentroj. Aldone al tio, li faris pli interesa la taskojn de la lernejo, kaj inkludis kamparajn ekskursojn en ties lernoprojekto, kaj tio levis alte la estimon de la instruistaro. Lernejoj el la tuta Eŭropo, ĉefe en Anglio, kopiis la modelon de Vittorino. Multaj el la plej famaj kleruloj de la 15-a jarcento, inter ili, Guarino da Verona, Poggio Bracciolini, kaj Francesco Filelfo sendadis ties filaron por studi en lia lernejo. Aliaj lernantoj de Vittorino troviĝis Federigo da Montefeltro kaj Gregorio Correr. Teodoro Gaza, lia disĉiplo, plibonigis siajn latinajn konojn kaj speciale sin dediĉis al la grekaj studoj.

Verkoj

Literaturo

Vidu ankau

Literaturo

Referencoj



Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj