Viuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viuro
Rivero Viuro
rivero
Bazaj informoj
Longeco 96 km
Akvokolekta areo 1 014 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 340 m
Enfluejo Norda Maro
- Alteco 0 m
Geografio
Map
Rivero de Britio
vdr

La Viuro (angle Wear) estas rivero en la nordorienta parto de Anglio. La Viuro fontas en la najbareco de Wearhead en la komunumo Stanhope en la Peninoj en la graflando Durham. Ĝi fluas tra la Viurvalo (Weardale) laŭ la urbo Durham orienten kaj elfluas post 96 km apud Sunderland en la Norda Maro.

La malsupra fluo preter Chester-le-Street estas tajdorivero.

Areo de la rivero