Vivciklo de sistema konstruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:37, 19 aŭg. 2014 farita de Viglulino (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La vivciklo de sistema konstruado, ankaŭ konata kiel la vivciklo de aplikaĵa konstruado, estas termino uzata en sistema inĝenierado, informadiko kaj programara inĝenierado por priskribi procedon por plani, krei, provi kaj disponigi informsistemojn. La koncepto de vivciklo de sistema konstruado estas aplikebla al gamo de aparataraj kaj programaraj agordaroj, ĉar sistemo povas konsisti el nur aparataro, nur programaro aŭ kombinaĵo de ambaŭ.

Superrigardo

Vivciklo de sistema konstruado konsistas el pluraj klare difinitaj kaj apartaj labor-etapoj kiuj estas uzataj de sistem-inĝenieroj kaj sistem-programistoj por plani, dezajni, konstrui, provi kaj liveri informajn sistemojn. Kiel io konstruita per konstrua linio, VDSK celas provizi alt-kvalitajn sistemojn kiuj atingas aŭ superas la atendojn de klientoj, bazite sur klientaj postuloj, liverante sistemojn kiuj moviĝas tra ĉiu klare difinita etapo, dum planitaj daŭroj da tempo kaj laŭ antaŭdiritaj taksoj de kosto. Komputilaj sistemoj estas kompleksaj kaj ofte (precipe pro la antaŭnelonga kresko de la servema arkitekturo) ligas multajn tradiciajn sistemojn eventuale provizitajn de pluraj vendistoj de programaroj. Por kontroli ĉi tian nivelon de komplekseco, multaj VDSK-aj modeloj aŭ metodologioj estas kreitaj, kiel "waterfall", "spiral", "Agile programara konstruado", "rapida prototipado", "alkrementa" kaj "sinkronigi kaj stabiligi".