Vivo
Tiu ĉi artikolo temas pri la biologia funkcio vivo. En la lingvaĵo de klasika muziko la italdevena vorto vivo ankaŭ estas tempoindiko de viveca, relative rapida ritmo. |
Biologie
En biologio vivo estas specifa funkcio de biologia estaĵo. La sekvaj kapabloj kaj ecoj estas la kondiĉoj de la biologia vivo kaj karakterizas ĉiun vivantan estaĵon:
- metabolo
- reproduktado
- ŝanĝiĝo de la genetika informaro
- konsisto el unu aŭ pluraj ĉeloj
- ekzisto de certaj strukturoj ene de la ĉelo(j)
- biokemiaj reakcioj.
Komparu kun: kresko
Individue
Se ni enfokusigas individuon, vivo prezentiĝas ankaŭ kiel la sumo de ĉio farita kaj spertita dum la periodo inter nasko kaj morto.
Komparu kun: biografio, nasko, infanaĝo, junaĝo, maturaĝo, maljunaĝo, morto
Figure
En figura signifo vivo estas sinonimo por aktiveco, vigleco, movopleneco.
Vidu ankaû
- Vivpriskribo (curriculum vitae).
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri vivo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kiu agas afable, vivas agrable. ” „ Elpeli iun el la mondo de la vivuloj. ” „ Atingi la vesperon de sia vivo. ”
Aliaj fontoj:
„ Vivo estas hundo. Kaj hundo estas la plej bona amiko de homo. ”
Referencoj