Vivo sur Titano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas nun malferma demando, ĉu aŭ ne estas vivo sur Titano, la plej granda luno de Saturno. Tio estas temo de scienca diskuto kaj esploro.

Titano estas multe pli malvarma ol Tero, kaj likva akvo ŝajne mankas sur la surfaco. Aliflanke, la atmosfero estas dika, kemie aktiva, kaj riĉa je organikaj kombinaĵoj. La atmosfero ankoraŭ enhavas molekulojn de hidrogeno, kiujn vivaĵoj (komparindaj kun teraj metan-produktantaj mikroboj) povus reagigi kun iaj organikaj molekuloj (ekzemple acetileno) por akiri energion.

Oni jam sugestis, ke ekstertera vivo eble ekzistas aŭ en subgrunda oceano da amonio kaj akvo, aŭ en la likva metano kaj etano, kiuj formas grandajn lagojn sur la surfaco.

En Junio 2010, sciencistoj, analizinte informojn el la misio Cassini-Huygens, raportis anomaliojn en la atmosfero apud la surfaco: anomalioj koheraj kun la hipotezo, ke metan-produktantaj vivaĵoj ĉeestas. Ĝis nun, tamen, rektaj indikoj por vivo sur Titano ne troviĝis.

Trovaĵoj koheraj kun ĉeesto de vivo[redakti | redakti fonton]

En Junio 2010, Darrel Strobel, kiu jam analizis informojn el Cassini-Huygens, konkludis, ke molekuloj da hidrogeno fluadas malsupren trans la atmosfero al la surfaco, tie ili malaperas. Ebla kialo por la malapero estas, laŭ Strobel, ke la hidrogeno estas konsumata de vivaĵoj, kiuj produktas metanon el pli kompleksaj hidrokarbonoj.