Vivonasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vivonaskulo)

Vivonaskovivipario (latine viviparus - „vivante“) estas speco de reproduktado, kiu okazas ĉe bestoj kaj plantoj. Organismoj, kiuj tiumetode reproduktiĝas, estas nomataj vivnaskaj. Vivonasko kontraŭstaras la ovonaskon, ovovivonaskon.

Vivonaskaj bestoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe vivonaskaj bestoj, la tuta embria evoluo de idoj el ovo (ovolo) okazas en la patrina korpo. La naskitaj bestoj estas en diversa periodo de la ontogenezo, sed plej ofte en progresita stadio, ili moviĝemas, en multaj proprecoj similas al la plenkreska stadio.

La evolua stadio en la patrina besto estas la embria evoluo, en tiu stadio estiĝas fiziologia kontakto inter la ido (feto) kaj la patrino.

Inter la vivonaskaj mamuloj - kaj krom la kloakaj mamuloj (Monotremata) - la plej forta ligo ekzistas ĉe la placentaj mamuloj (Placentalia). (vivonaskuloj)

Kelkaj fiŝoj havas internan fekundigon, kiam la viraj fiŝoj havas modifitan subvostan naĝilon (kopulacia naĝilo - gonopodium) kaj ili per tiu enigas la spermojn en la inan fiŝon. La embrioj same evoluas en frajotegumento, en la patrina korpo kaj farlasante tion ekas memstaran vivon. Karakterizaj estas la vivonaskaj dentokarpedoj (Poeciliedoj) kaj kelkaj specioj de ŝarkoj (Selachidei).

Inter la reptilioj, vivonaskaj estas la viperoj, la montara aŭ Vivonaska lacerto (Lacerta vivipara).

Inter la senvertebruloj, vivonaskaj estas la vivnaskaj snejloj (Viviparedoj), apartenante al Streptoneura.

Vivonaskaj plantoj[redakti | redakti fonton]

La esprimo estas uzata en la botaniko por reproduktado, ĉe kiuj la grajno ĝermas sur la planto kaj la plantidoj grandaj de 40-60 cm defalas kaj radikiĝas en la sala ŝlimo. La oksigenmanka ŝlimo cetere malebligus la oksigenbezionan ĝermadon de la grajno.

Vivonaskaj plantoj vivas ĉefe en la tropikaj ĉemaraj arbaroj kaj arbustaroj, ekz. Rhizophora, Avicenna, entute ĉ. 25 specioj.

Pluaj ekzemploj estas Poa vivipara (Sudafriko) kaj Poa alpina ssp. vivipara (en la Alpoj) el la paniklaj herboj.

La Bryophyllum male, reproduktiĝas per foliŝosoj, vegetative.