Vivisekcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vivosekcado)
Musoj estas la mamuloj plej ofte uzataj por eksperimentado.

Vivisekcio (de latinaj vortoj vīvus „vivanta“ kaj sectiō „tranĉado“, „sekco“), aŭ vivosekco (ambaŭ en PIV), estas en la plej malvasta senco dissekcado de vivanta besto, male al nekropsio, kio estas farata al kadavro. Aktivuloj pri bestaj rajtoj konsideras ĉiun damaĝan eksperimenton pri vivanta besto kiel formon de vivosekco. Vivosekcado foje estis praktikata al homoj, kvankam malpli ofte ol al aliaj bestoj. Ĝi estas uzata por sciencaj esploroj aŭ provo de novaj operaciaj metodoj (pli frue por instruado, kiel la ranfemura eksperimento en medicina studado). Vivosekcado okazas kutime post narkozo aŭ loka anestezo. Leĝoj kaj reguloj limigas la kondiĉojn, en kiuj oni rajtas praktiki vivosekcadon, je diversaj gradoj en malsamaj landoj.

La esprimo estas uzata ankaŭ en figura senco, kiam oni priskribas per tio la senrespektan kaj senkompatan proceson je ies pridemandado[mankas fonto].

Historio[redakti | redakti fonton]

Eksperimento pri birdo en aerpumpilo, pentrita de Joseph Wright en 1768

En antikva Eŭropo, Aristotelo kaj Erasistrato de Keo estis inter la unuaj, kiuj eksperimentis pri vivantaj bestoj.[1] Herofilo de Kalcedono eble vivosekcis krimulojn, kiujn la helen-egipta reĝo sendis al li; Celso kaj Tertuliano asertas tiel, sed modernaj historiistoj ne tute fidas ilin. Galeno el Pergamo, kiel la plejparto de helenaj kaj romiaj medicinistoj, neniam dissekcis eĉ mortintajn homojn, sed faris publikajn vivosekcojn de porkoj kaj aliaj bestoj.

Komence de la 19-a jarcento, transformo en medicino rezultigis pli fortan emfazon al esplorado por kompreni anatomion kaj la ekeston de malsanoj, cele al plibonigo de tradiciaj kuracaj metodoj. Tio unue rezultigis pliiĝon de eksperimentoj pri kuracatoj, sed baldaŭ medicinistoj turnis sin al aliaj bestoj kiel maniero fari la eksperimentojn sen danĝero al homoj. La sekva eksplodo de vivosekcado al alispeciaj bestoj stimulis kiel reagon la evoluon de la kontraŭvivosekcan movadon.[2]

En Britujo, la konflikto inter vivosekcistoj kaj bestprotektistoj estis fono por la Leĝo pri Kruelo al Bestoj de 1876. Tiu leĝo determinis, ke oni nur rajtas vivosekci kun ŝtata permesilo, kaj nur se la esploro estas originala kaj "absolute necesa por la laŭdeva instruiĝo de la personoj" - kompromiso, kiu kontentigis neniun flankon.[3] Samepoka aktivismo en Usono havis eĉ ne limigitan sukceson ĉe la registaro ĝis la Leĝo pri Besta Bonfarto de 1966.

Nazia Germanujo malpermesis vivosekcadon, sed aplikis la leĝon nur malkonsekvence, kaj en la koncentrejoj vivosekcado de malliberigitaj homoj eĉ sen narkozo estis ofta.

Kontraŭvivosekca agado estis unu el la plej gravaj fontoj de la moderna movado por bestaj rajtoj en la 1970-aj jaroj. La koncepto speciismo estis nomita por la unua fojo en kontraŭvivosekca pamfleto de Richard Ryder en 1970,[4] kaj besteksperimentado estis amplekse traktita temo en Besta liberiĝo, la libro de Peter Singer, kiu efektive lanĉis la movadon. Kontraŭvivosekcismo restas parto de la nuna movado apud aliaj tendencoj, kiel la plifortiĝinta emfazo pri veganismo.

Etiko[redakti | redakti fonton]

Bestoj plej ofte estas mortigitaj post eksperimento, se ili ne mortas dum ĝi.[5] Fontoj de laboratoriaj bestoj varias laŭ lando kaj specio; ili plej ofte estas bredataj por la celo, kvankam malpli multaj estas kaptataj aŭ liverataj de komercistoj, kiuj havigas ilin el aŭkcioj kaj bestoŝirmejoj.[6][7][8] Partianoj de besteksperimentado, kiel la Reĝa Societo de Londono, argumentas, ke ĝia utilo por medicina progreso pezas pli ol iu alia konsidero.[9] Organizoj por bestaj rajtoj kiel PETA asertas, ke bestoj havas esencan rajton ne uziĝi aŭ vundiĝi en eksperimentoj, kaj kutime ankaŭ ke la eksperimentoj estas kruelaj, malbone regulataj, kaj nefidindaj pri la eventualaj efikoj al homoj de testataj aĵoj.[10][11][12][13][14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cohen and Loew 1984.
  2. (2013-03-19) “Animal Experiments in Biomedical Research: A Historical Perspective”, Animals 3 (1), p. 238–273. doi:10.3390/ani3010238. 
  3. (2015-02-01) “Medical science and the Cruelty to Animals Act 1876: A re-examination of anti-vivisectionism in provincial Britain”, Studies in History and Philosophy of Science Part C: Studies in History and Philosophy of Biological and Biomedical Sciences 49, p. 12–23. doi:10.1016/j.shpsc.2014.10.007. 
  4. Ryder, Richard D.. (2000) Animal Revolution: Changing Attitudes Towards Speciesism (angle). Oxford: Berg Publishers. ISBN 9781859733257. OCLC 870330772. Arkivigite je 2017-06-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-25. Alirita 2021-12-26.
  5. Carbone, p. 22.
  6. "Use of Laboratory Animals in Biomedical and Behavioral Research", Institute for Laboratory Animal Research, The National Academies Press, 1988 (ISBN 0-309-07878-4).
  7. Cooper, Sylvia (1 August 1999). "Pets crowd animal shelter" Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine, The Augusta Chronicle.
  8. Gillham, Christina (17 February 2006). "Bought to be sold", Newsweek.
  9. The use of non-human animals in research: a guide for scientists The Royal Society, 2004, p. 1
  10. About. Peta.org. Alirita 2015-04-06.
  11. UK Legislation: A Criticism. Web.archive.org. Arkivita el la originalo je 25 June 2008. Alirita 2015-04-06. Arkivigite je 2008-06-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-25. Alirita 2021-09-19.
  12. FAQs: Vivisection. British Union for the Abolition of Vivisection. Arkivita el la originalo je 13 May 2015. Alirita 2015-04-06. Arkivigite je 2015-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-13. Alirita 2021-09-19.
  13. Biomedical Research : The Humane Society of the United States. Humanesociety.org. Arkivita el la originalo je 2020-09-30. Alirita 2015-04-06.
  14. Animal Testing and Animal Experimentation Issues | Physicians Committee. Pcrm.org. Arkivita el la originalo je 23 July 2011. Alirita 2015-04-06. Arkivigite je 2011-07-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-23. Alirita 2021-09-19.