Vizita klubo de liceo Oran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vizita Klubo de Gimnazio Oran)
Vizita klubo de gimnazio Oran
Originala titolo 桜蘭高校ホスト部
[Ōran kōkō hosuto kurabu]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro komedio, romantiko, lernejo
Mangao
Aŭtoro Hatori Bisko
Publikiginto Hakusenŝa
Magazino LaLa
Aperdatoj septembro 2002 —
novembro 2010
Volumoj 18
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Igaraŝi Takuja
Studio(j) Bones
Televidaj retoj Animax, NTV
Aperdatoj 4a de aprilo 2006
26a de septembro 2006
Epizodoj 26
Doramao
Scenaro Kan Satoŝi, Sato Acui
Televidaj retoj TBS
Aperdatoj 22a de julio 2011
30a de septembro 2011
Epizodoj 11
Neanimacio filmo
Aperdatoj 17a de marto 2012
vdr

Vizita klubo de liceo Ōran (japane: 桜蘭高校ホスト部 [Ōran kōkō hosuto kurabu]) estas japanaj mangao kaj animeo pri vizita klubo, kreita de lernantoj de privilegia altlernejo, nomata "Ōran".

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La liceo Ōran estas privilegia altlernejo, kie lernas infanoj el la plej riĉaj kaj eminentaj familioj de Japanio (gefiloj de politikistoj kaj de regantoj de la granda negoco). Pro manko de instruistaj premoj la burĝidoj havas multe da libera tempo, kiun ili malŝparas por siaj fajnecaj hobioj. Unu el la plej famaj hobioj de la liceanoj estas vizita klubo, kie ĉarmaj riĉ-vestitaj junuloj (membroj de la klubo) uzas siajn naturajn kapablojn por amuzi riĉ-vestitajn junulinojn, vizitantajn ilin. La klubo eĉ profitas de tiu afero per nerektaj manieroj.

Tre malofte okazas, ke neriĉa gejunulo eniras en la liceon Oran dank' al siaj sci-kapabloj. Unu tia neriĉa lernanto-stipendiato Fuĝioka Haruhi hazarde eniras en la ĉambron, kie situas la vizita klubo. Dum la konatiĝo kun la klubanoj li senintence rompas tre multekostan vazon kaj trafas en ekonomian sklavecon al ili.

Komence taskoj de Haruhi estis kuradi al vendejo, labori kiel servanto kaj simile. Tamen, kiam la "reĝo" de la klubo malkovras ĉarman vizaĝon sub tipaj botanikistaj okulvitroj, oni tuj decidas fari el Haruhi la novan membron de la klubo. Ekde tio li komencas labori en la vizita klubo kiel deloganto de junulinoj kune kun aliaj membroj. Evidentiĝas ke Haruhi havas naturan kapablon altiri atenton de lernantinoj. Sed okaze oni malkovras la ŝokanta fakto, pri kiu divenis neniu en la klubo. Fakto, kiu povas esti ĝeno por la klubo, se la vizitantoj ekscios pri tio. Fuĝioka Haruhi estas junulino!

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • FUĜIOKA Haruhi (藤岡 ハルヒ)
Sejuo en la animeo — Sakamoto Maja
Aktoro en la doramao — Hisakaŭa Aja
Aktoro en la filmo — Kaŭaguĉi Haruna

La ĉefa heroino, al kiu estas tute egale, ĉu oni rigardas ŝin kiel knabo aŭ knabino. Ŝi surhavas seks-universalan veston, havas nelongajn harojn kaj uzas la vorto "自分" [ĝibun] por "mi", kiun uzas ambaŭ viroj kaj virinoj (en la japana lingvo estas pluraj vortoj, kiuj signifas "mi"). Ĉio ĉi rezultigis al tio, ke la membroj de la vizita klubo decidis, ke ŝi estas knabo. Eĉ kiam evidentiĝis, ke ili eraris, ŝi deklaris, ke ili ne zorgu pri tio kaj ke estas al ŝi tute egale, kiel knabo aŭ knabino ili rigardas ŝin. Probable, tiu rompeto de la seksa mem-identigo kaŭzis pro transvirineco de ŝia patro. Ŝi havas sendependecan karakteron, sed ŝi estas sufiĉe amikema. Fine ŝi tre amikiĝas kun la klubanoj, malgraŭ tio, ke ŝi malŝatas "burĝoj" pro fanfaronado pri riĉeco.

  • SUŌ Tamaki (須王 環)
Sejuo en la animeo — Mijano Mamoru
Aktoro en la doramao — Midorikaŭa Hikaru
Aktoro en la filmo — Jamamoto Jusuke

La prezidanto (reĝo) de la vizita klubo, eksteredziĝa filo de influa japana negocisto Suo Juzuru kaj francino. La patro de Tamaki venigis lin el Francio al Japanio kaj faris lin sian heredanton ĉe konsento de sia patrino, kiu tamen plu malrespektas sian nepon. Malgraŭ malfacila infaneco kaj neklara estonteco, Tamaki kondukas sin fajnece kaj ĝoje. Li tre impresema, ofendiĝema kaj bonkora.

  • ŌTORI Kjōja (鳳 鏡夜 [Ōtori Kjōja])
Sejuo en la animeo — Macukaze Masaja
Aktoro en la doramao — Suŭabe Ĝuniĉi
Aktoro en la filmo — Dajto Ŝunsuke

Vicprezidanto de la klubo (jure) kaj ĝia "griza kardinalo" (fakte). Sur li teniĝas agado de la vizita klubo. Li facile influas al decido de la prezidanto kaj nevideble organizas la klubanoj. Kjoja senhezite uzas egan popularecon de la klubo por profiti. Tamen sub la masko de kalkulema egoisto, zorganta nur pri sia profito, kaŝas bonkora homo, kiu tre alte taskas la amikecon kun siaj samklubanoj kaj precipe kun Tamaki. Li estas la malplej aĝa el tri filoj de tre influa kaj riĉa familio. Pro tio li devas superi siajn fratojn por ricevi almenaŭ parton de familia negoco.

  • Ĝemeloj HTAĈIN Hikaru (常陸院 光) kaj HITAĈIN Kaoru (常陸院 馨 Hitachīn Kaoru)
Sejuo en la animeo — Suzumura Keniĉi (Hikaru), Fuĝita Joŝinori (Kaoru)
Aktoro en la doramao — Hoŝi Soiĉiro (Hikaru), Suzumura Keniĉi (Kaoru)
Aktoro en la filmo — Takagi Ŝinpej (Hikaru), Takagi Manpej (Kaoru)

Ili estas unuzigotaj ĝemeloj, kiu ofte okazigas iun fiaĵon aŭ insidon. Ravadas vizitantinoj de la klubo, prezentante sin kiel karese enamiĝintaj unu al alia. Antaŭ sia klubaniĝo ili amikiĝis kun nenio, preferante etosumi duope. Al ĉiu, kiu provas kun ili amikiĝi, ili proponas ludon "divenu kiu estas Hikaru", postulante la klarigon okaze de la respondo. Sed neniu povis rekoni ilin pro ilia absoluta identeco, ĝis Haruhi sukcesis distingi ilin laŭ karaktero.

  • HANIZONUKA Micukuni (埴之塚 光邦)
Sejuo en la animeo — Sajto Ajaka
Aktoro en la doramao — Otani Ikue
Aktoro en la filmo — Ĉiba Judaj

Micukuni (Hani) aspektas kiel dek-jaraĝa infano, sed efektive li estas pli aĝa ol aliaj klubanoj. Lia aĝo estas 18 jaroj. La klano de Hani estas fama pro sia skolo de luktoartoj, sed li mem ŝatas dolĉaĵojn kaj molajn ludilojn. Antaŭ la vizita klubo li estris klubon de karateo kaj premis ĉiujn siajn malfortecojn en sia karaktero. Sed Tanaki allogis lin al vizita klubo, montrante, ke li povas vivi per plena vivo, sen lukti ĉiutage kontraŭ si mem. Nun li manĝas dolĉaĵojn en la klubo, ĉiam portas kun si pluŝan rozan kuniklon kaj altiras atenton de vizitantinoj per infaneca aspekto kun ĉarmetaj okuloj kaj sia ega malfermeco. En la momento de danĝero li uzas sian batalajn kapablojn por defendi amikojn.

  • MORINOZUKA Takaŝi (銛之塚 崇)
Sejuo en la animeo — Kiri Dajsuke
Aktoro en la doramao — Cuda Kenĝiro
Aktoro en la filmo — Nakamura Masaja

Takaŝi (Mori) estas kuzo de Hani kaj ĉiam sekvas lin kvazaŭ servanto, gardante kaj zorgante lin. Tiel li eniris la vizitan klubon kune kun Hani. Li estas tre silentema kaj ne ridetema, sed li plaĉas al vizitantinoj pro agrabla vizaĝo kaj kvieteco. Krome, li estas nacia ĉampiono de kendo. Mori ĉiam agas laŭ siaj instinktoj.