Vidindaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vizitindaĵo)
La Eiffel-Turo en Parizo, Francio; Populara vidindaĵo, kaj ĉefe turista - preskaŭ 7 milionoj da homoj vizitas ĝin ĉiujare.

Vidindaĵoturisma vidindaĵo estas signifa monumento de naturokulturo aŭ io alie alloga, spektakla aŭ elstara, ofte trovebla en turismaj programoj. Ofte temas pri objektoj, kiujn la vojaĝanto jam konas pro gazetartikolo, televidelsendaĵo, vojaĝromano ktp., kaj nun volas vidi mem.

Lokoj kun natura beleco kiel strandoj, feriejoj sur tropikaj insuloj kun koralaj rifoj, tendaraj ekskursoj (angle camping) en naciaj parkoj, ĉe famaj montoj kaj arbaroj, estas ekzemploj de tradiciaj turismaj vidindaĵoj por pasigi la somerajn feriojn. Aliaj ekzemploj de kulturaj vidindaĵoj inkludas historiajn ejojn, monumentojn, praajn templojn, zoojn, muzeojn kaj artgaleriojn, botanikajn ĝardenojn, kaj signifaj konstruaĵojn (Ekz. historie famaj kastelojburgoj, katedraloj, bibliotekoj, iamaj kaj historie signifaj malliberejoj (ekz Alcatraz) kaj elrigardplatformo super nubskrapuloj), amuzparkoj kaj karnavaloj, kvartaloj de etnaj komunumoj (ekz .: Ĉinakvartalo, Malgranda Italio, ktp.), historiaj trajnoj kaj kulturaj eventoj. Krome, vizitoj al fabrikejoj, industria heredaĵo, lokoj de kreivaj artoj kiel artstudioj, estas cellokoj dezajnitaj por kulturaj niĉoj kiel industria turismo kaj kreiva turismo.

Socia turismo, bazita sur renkontoj kun aktivuloj en diversaj kampoj kiel eduko, medio aŭ promocio de loĝantaroj kun specialaj bezonoj, estas relative nova kampo, kiu akiras kreskantan publikon de interesitaj homoj.

Foje, vidindaĵoj estas kreitaj por utiligi legendojn, kiel ekzemple la loko de (supozeble) kraŝo de neidentigita objekto proksime de Roswell, Nov-Meksiko aŭ ekvidoj de la monstro Loch Ness en Skotlando. Fantomaj lokoj (supozeble) ankaŭ povas esti utiligitaj kiel vidindaĵoj.

Etnaj komunumoj ankaŭ povas fariĝi turismaj vidindaĵoj, kiel Ĉinakvartalo en diversaj urboj de Nord-Ameriko; Kaj la brita nigrula kvartalo de Brixton en Londono, Anglio. En aliaj kazoj, loka festotagofestivalo estas turisma allogaĵo (ekz. la Mardi Gras en Nov-Orleano, la Fiereco-Parado en Tel-Avivo, kaj la Karnavalo de Brazilo en Rio-de-Ĵanejro, KTP).

En Usono, posedantoj kaj komercistoj de turismaj vidindaĵoj reklamas sur afiŝtabuloj ĉe la flankoj de aŭtovojoj, precipe en malproksimaj lokoj.

Turismaj vidindaĵoj ofte disponigas senpagajn broŝurojn por reklamado kaj flugfoliojn kiuj estas distribuitaj ĉe informcentroj, rapidmanĝejaj restoracioj, ĉambroj de proksimaj hoteloj kaj moteloj kaj ĉe servareoj.

Kvankam multaj turismaj vidindaĵoj provizas vizitantojn per supozeblaj neforgeseblaj spertoj, kontraŭ akceptebla aŭ eĉ senpaga enirkotizo, tamen ekzistas lokoj kiuj provizas spertoj de malaltkvalito kaj troaj prezoj por profiti koste de la turistoj (Pri la enirkotizo, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj vendataj ĉe la loko, la suveniroj ktp.). Tiaj lokoj estas konataj kiel "turistkaptiloj".

Aliaj popularaj vidindaĵoj-spertoj ene de grandurboj estas esceptaj transportrimedoj, kiel ekzemple tiuj kiuj disponigas turneojn ĉirkaŭ la grandurbo sur ŝipoj, turistaj busoj kaj similaj.

Organizistoj de porindividuaj vojaĝoj kritikas la terminon "vidindaĵo"', ĉar ĝi implikas, ke malmultaj spektaklaj objektoj valoras la rigardadon, dum aliaj ĉiutagaĵoj ne meritas ĝin - kvankam tiuj estas minimume same gravaj por sperti kaj kompreni la viditajn aferojn.

Kio estas aparta vidindaĵo, tio ankaŭ dependas de la vizitantoj mem - biologiistoj, muzikistoj, historiistoj trovas diversajn aferojn interesaj. Tipaj kulturaj vidindaĵoj estas historiaj konstruaĵoj aŭ specifaj objektoj de aktuala historio. Naturaj vidindaĵoj ekzemple estas lagoj aŭ montoj, ekzemple Uluru.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]