Vizito al la apostolaj lokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Per la termino Vizito al la apostolaj lokoj (aŭ, pli latine, «vizito ad Liminavizito ad Limina apostolorum») oni indikas la renkonton kiun, ĉiukvinjare, la katolikaj episkopoj de la tuta mondo efektivigas, en Vatikano, kun la papo por sciigi al li kiuj estas la apartaĵoj karakterizantaj sian eklezian regionon (diocezojn) vidpunkte de la pastoralo kaj kulturo kaj kiel la iliaj aparta Katolika Eklezio partoprenas en tiuj temoj.

Historia origino de la «Vizito al la apostolaj lokoj»[redakti | redakti fonton]

La unua tiutipa vizito estas evidentigata en la epistolo de Sankta Paŭlo al la Galatoj:

Citaĵo
 ”Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn." (1, 18) 

. Dum tiu vizito, Paŭlo, havis okazon komuniki al Petro (kaj al Sankta Jakobo) la malfacilaĵojn trafitajn en la evangelizado en iuj zonoj de Judeo. Tiu vizito povas esti konsiderata la unua renkonto de reciproka helpo kaj interkomunikiĝo pri doktrinaj temoj.

Rilate la postan kutimigitan «viziton al la apostolaj lokoj», ĝi reiras al la unuaj jarcentoj de la historio de la kristana Eklezio: fakte, en la kanona lingvaĵo, per la sintagmo limina apostolorum oni aludis al la tomboj de la Apostoloj Petro kaj Paŭlo kaj do vizitoj ad limina estis ĉiuj tiuj pilgrimoj plenumitaj de fideluloj kaj havantaj kiel celon la samajn tombojn. La sama sintagmo indikis la viziton kiun la episkopoj devis efektivigi al Romo, laŭ establite en la Koncilio de Romo (743 dum la regado de papo Zakario la 1-a

Laŭlonge de la jarcentoj tiu praktiko malintensiĝis por retrovi viglecon nur en 1585, epoke de papo Siksto la 5-a kiu per la konstitucio Romanus Pontifex[1] de la 20-a de decembro, rekomencigis tiujn vizitojn donante al ili la triajaran oftecon; la «vizitoj» estis rekonfirmitaj poste ankaŭ de papo Benedikto la 14-a per la konstitucio Quod sancta de la 23-a de novembro 1740.

En 1909, per dekreto A remotissima (31-a de decembro) de la Kongregacio por la Episkopoj, la ofteco de la «vizitoj al la apostolaj lokoj» estis modifita de 3 al 5 jaroj (10 por la «Ordinaraj Episkopoj de la diocezoj ekstereŭropaj», kaj estis establite ke al tio estis devigitaj ne nur la diocezaj episkopoj, sed ankaŭ ĉiuj plenumantoj oficon similan (prelatoj, teritoriaj abatoj, administrantoj kaj apostolaj vikarioj).

En 1975, la Kongregacio por la Episkopoj plue reordigis la sistemon de la vizitoj per dekreto Ad Romanam Ecclesiam de 29-a de junio, fiksante la zonojn al aparta jarkvino

En la Kodo de la Kanona Juro de 1983 la vizitoj al la apostolaj lokoj estas priskribitaj en du kanonoj (399 kaj 400):

Citaĵo
 «La dioceza episkopo estas devigata prezenti, ĉiun kvinan jaron, raporton al la Supera Pontifiko pri la stato de la konfidita diocezo, laŭ la formo kaj la tempo establitaj de la Apostola Seĝo (...) La dioceza episkopo en la jaro en kiu li estas devigata prezenti la raporton al la Supera Pontifiko, se ne malsame establite de Apostola Seĝo, venu ĉe la Urbon por veneri la tombojn de la Beataj Apostoloj Petro kaj Paŭlo kaj prezentiĝu al la Roma Pontifiko.[2] 

La signifo de la «vizito al la apostolaj lokoj»[redakti | redakti fonton]

La signifo-celo de la «vizitoj al la apostola sidejo estas pritraktita en la Direktoriaj normoj de Kongregacio por la Episkopoj, publikigitaj en 1988, kie estas asertate ke ili ne estas «simpla ago jura-administra konsistanta en la plenumo de rita devo, etiketa kaj legobea». Ili alportas «pliigon de spertoj por la ofico de la papo» kaj por lia «servo por lumigi la gravajn problemojn de la Eklezio kaj de la mondo», malsamaj kaj diversaj laŭ la tempoj kaj la lokoj kaj la kulturoj». [3]

Johano Paŭlo la 2-a, parolante al la ekstereordinara asembleo de la italaj episkopoj la 2-an de februaro 1986, diris ke oni devas «aligi grandan gravon» al la «vizitoj ad Limina»: «Ili liveras apartan okazon de pastorala komuneco: la pastorala dialogo kun unuopulo el vi konsentas al mi partopreni en la maltrankviloj kaj en la esperoj vivitaj en la Eklezioj de vi gviditaj, en sinteno de aŭskulto de la sugestoj de la Spirito» [4]

Tiaj asertoj estis rekonfirmitaj de Benedikto la 16-a, en la intervjuo germanlingve allasita, la 5-a de aŭgusto [2006]], al tri televidaj gazetoj kaj al Vatikana Radio, dum al pretigado de sia apostola vojaĝo al Germanio:

Citaĵo
 «La vizitoj al la apostolaj lokoj, kiuj ĉiam praktikiĝis, estas nun valorigitaj multe pli, por paroli vere kun ĉiuj instancoj de la Apostola Seĝo kaj ankaŭ kun mi. Mi parolas persone kun unuopa episkopo. (...) En tiuj renkontoj, en kiuj ĝuste centro kaj periferio komunikiĝas en sincera interŝanĝo, kreskas la ĝusta reciproka rilato en ekvilibra tensio[5] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Kodo de Kanona Juro
  3. www.usc.urbe.it
  4. Ai vescovi partecipanti all'Assemblea straordinaria della CEI.
  5. Fonto SIR.