Vizito el prahistorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vizito el prahistorio, (originale Návštěva z pravěku) estas ĉeĥlingva romano de 13-jara Petr Ginz, juda-ĉeĥa esperantisto murdita en Auschwitz.

En la postparolo lia fratino klarigas, ke Petro verkis 8 romanojn, sed nur tiu ĉi konserviĝis kompleta, antaŭ ol li estis fortrenita al la koncentrejo Terezín kiel 14-jarulo. Lia fratino Eva Ginzová, nun en Israelo nomata Chava Pressburger, sesdek jarojn konservis la romanon kiel trezoron kaj nun - kiam Petro fariĝis fama - ŝi decidis publikigi ĝin.

La libron eldonis Eldonejo Franz Kafka en Prago (Nakladatelství Franze Kafky) kun financa subteno de la ĉeĥa kulturministerio, de la energetika entrepreno ČEZ kaj de la Ĉeĥa-Germana Fondaĵo de Estonteco. Antaŭparolon verkis en Ĉeĥio populara juda aktoro Arnošt Goldflam kaj postparolon la jam menciita Chava Pressburger. La libro havas 155 paĝojn. La romanon ilustris Petro mem, plurfoje estas reproduktitaj paĝoj de lia manuskripto.

Enhavo de la libro

Enkonduke Petro klarigas, ke en malnova domo li trovis nekonatan manuskripton de Jules Verne, kiun li enĉeĥigis kaj prezentas al la ĉeĥa leganto.

La agado okazas en la 19-a jarcento, kiam en Belgio regis kruela reĝo Leopoldo, kiu en kolonio Belga Kongo terure sklavigis nigrulojn, multajn mortigis aŭ kripligis. En la kolonio subite aperis grandega prehistoria saŭro, kiu komencis gluti la kompatindajn nigrulojn kaj tiamaniere ankoraŭ plipezigis ilian sorton. La sciencistoj opiniis, ke ovo de tiu saŭro konserviĝis frostigita en glacioj de norda poluso, sed foje granda peco de glacio kun la ovo forrompiĝis, drivis al Afriko, kie la glacio degelis kaj el la ovo naskiĝis la monstro.

La romano komenciĝas en Istanbulo, kiam du sciencistoj, Lewis Baker kaj Francois Dupont, forveturas al Belga Kongo, por tie trovi rimedojn, kiel mortigi la monstran saŭron, kiun ĉiuj nomas Ka-du. Ili devas tie renkontiĝi kun inĝeniero Gérard Guiness, esperantisto, konstruanta fervojon. Sed tiu, ŝokita pro terura traktado kun nigruloj, sendis al Eŭropo raporton pri tiu situacio, sed la letero estis haltigita kaj tralegita. Guvernero Winje ekfuriozis kaj ordonis, ke oni forkonduku la kuraĝan inĝeniron kun lia 13-jara filo Pierre Guiness (evidente francigo de la nomo Petr Ginz) al proksimeco de Ka-du. La monstro efektive forglutas la inĝenieron, sed Pierron en la lasta momento savas nigrula knabo Kola Aĵaj, filo de negra reĝo Sena, kiuj sekrete laboras kontraŭ la kruelaj belgaj soldatoj (fakte belgaj krimuloj, kiuj estis pune senditaj al Afriko, sed la guvernero ilin misuzas por siaj celoj).

Barker kaj Dupont estis akceptitaj de la guvernero Winje, kiu anoncis al ili, ke ilia amiko Guiness jam forveturis renkonte al la saŭro, kaj rekomendis al ili la vojon, kiun ili sekvu post li. Sed foje nokte ili estis atakitaj, ligitaj kaj forportitaj en misteran ĉambron, kiu milde balanciĝis. Kiam venis ilia prizonisto, ili kun miro ekvidis antaŭ si guverneron Winje. Tiu fiere kaj moke anoncis al ili, ke ili troviĝas en la interno de Ka-du, ĉar la giganta saŭro estas en la realo nevenkebla batalmaŝino, per kiu li intencas konkeri la mondon. Baldaŭ aperos en Eŭropo lia libro „Mia celo“, en kiu li klarigas, ke malpli valoraj rasoj devas servi sklave al la supera raso aŭ esti ekstermataj. Poste li ĵetis en la ĉambron ankaŭ inĝenieron Guiness kaj foriris. Guiness klarigis, ke li rifuzis kun la krimuloj kunlabori kaj ke ili troviĝas en la tiel nomata ĉambro de la morto kaj devas atendi ekzekuton.

Dume la nigruloj kun kelkaj bravaj blankuloj, kiuj ankaŭ batalis kontraŭ la reĝimo kaj helpis kaŝi Pierron antaŭ la soldatoj, preparis kaptilon por la saŭro, nome eksplodaĵon en la groto, kiun ili kredis kuŝejo de la saŭro. Kiam la saŭro venis kaj ekkuŝis, ili eksplodigis dinamiton, kiu mortigis ankaŭ la homojn en la supozata besto - krom tiuj tri, kiuj estis fermitaj en la plej kirasita prizona ĉambro. Tiamaniere ili saviĝis.

La romano finiĝas per averto, ke moderna tekniko en la manoj de frenezaj krimuloj povas alporti katastrofon por la homaro.