Vjaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vjaso
Persona informo
व्यास
Naskiĝo
Morto
Religio hinduismo vd
Etno Baratanoj vd
Lingvoj sanskrito vd
Ŝtataneco Kuruoj vd
Familio
Patro Parashara vd
Patrino Satjavati vd
Amkunulo Ambika • Ambalika vd
Infanoj PanduoDritaraŝtro • Śhukdev • Viduro vd
Profesio
Okupo poeto • filozofo • kompilisto vd
Verkado
Verkoj Mahabarato ❦
Bagavadgito vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vjaso estas mitologia verkisto de la antikva Hindujo. La legendoj ĉirkaŭas lian naskiĝon kaj vivon, kaj la nomo mem (‘tiu kiu dividas [la ununura Vedon en kvar]’) supozigas ke li estas mitologiaĵo. Se Vjaso vere ekzistis, li tre probable vivis inter la 10a kaj 4a jc. a.K.

En la epopeo Mahabarato (kies aŭtoreco estas atribuita al li mem), estas menciata la legendo pri lia naskiĝo.

Vjaso estis la avo de la du batalantaj flankoj en la milito de Kurukŝetro (rakontata en la Mahabarato): la pandavoj kaj la kaŭravoj. Laŭlonge de la historio, li porokaze aperis, plenumante la rolon de spirita gvidanto de siaj junaj nepoj.