Vjetnama kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virinoj Mnong.

La radikoj de la vjetnama kulturo estas tiuj de la kulturo Dong-Son, kiu estiĝis antaŭ pli-malpli 3.000 jaroj, kaj similas al multaj aliaj aziaj kulturoj. La nuntempa multvizaĝa kulturo de Vjetnamujo estas miksaĵo el lokaj kulturoj de Vjetnamujo kaj de aliaj popoloj de la lando, de eroj ĉinaj kaj okcidentdevenaj.

La kulturo de Vjetnamio, devenas el agrikultura civilizo bazita sur la irigacia kultivo de rizo, kaj estas unu de la plej antikvaj de Orienta Azio.[1] Pro la granda influo el Ĉinio en ties civilizo, laŭ terminoj de politiko, regado kaj konfucianisma socia kaj morala etiko, ĝi estas konsiderata kiel parto de la kulturo de Orienta Azio.

Post la sendependiĝo disde Ĉinio en la 10a jarcento, Vjetnamio eketendis suden per aligo de teritorioj antaŭe apartenantaj al la civilizo de Ĉampa (aktuale centro de Vjetnamio) kaj partoj de la Kmera imperio (nune sude de Vjetnamio), kio rezultis en regionaj varioj malmulte gravaj en la kulturo de Vjetnamio pro la ekspono al tiuj diferencaj etnaj grupoj.

Dum la franca kolonia periodo, la vjetnama kulturo ricevis influojn komercajn de la eŭropanoj, inklude la disvastigon de la katolikismo kaj la adoptadon de la latina alfabeto. Tiurilate Vjetnamio estas la ununura lando neinsula de Hindoĉinio kiu utiligas la latinan alfabeton por skribi la landan lingvon.

La milito de Vjetnamio porfunde markis kelkajn generaciojn de vjetnamanoj. Poste, en la socialisma epoko, la kultura vivo de Vjetnamio profunde influiĝis per la amaskomunikiloj kaj la kultura pezo de programoj socialismaj. Dum multaj jardekoj, la eksterlandaj kulturaj influoj estis malakceptitaj, dum oni kliniĝis al la kulturo de komunismaj landoj kiaj la Sovetunio, Ĉinio, Kubo kaj aliaj. El la 1990-aj jaroj, Vjetnamio ĝuis pli grandan re-eksponon al la kulturo kaj amaskomunikiloj de Azio, Eŭropo kaj Ameriko.

Kelkaj elementoj ĝenerale konsideritaj karakteraj de la vjetnama kulturo inkludas la adoron de la prauloj, respekton de la valoroj de la komunumo kaj de la familio, la manfaradon kaj la manlaboron, kaj la klinonn al studo. Gravaj simboloj de la vjetnama kulturo estas drakoj, testudoj, lotusfloroj kaj bambuo.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vjetnama lingvo.

En la frua historio de la lando, vjetnama skribstilo uzis ĉinajn ideogramojn. En la 13-a jarcento la vjetnamoj disvolvis sian propran aron da literoj nomata Chữ nôm.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Religio[redakti | redakti fonton]

Festoj[redakti | redakti fonton]

La plejmultaj vjetnamaj festoj estas ĉindevenaj. Sed iom post iom ili iĝis tipe vjetnamaj. Apud tiuj festoj ekzistas granda nombro de festoj festataj de etnaj malplimultoj.

La plej grava festo de la tuta jaro estas Tet, la ĉina novjarfesto, kiu daŭras kutime tutan semajnon, ekde la lasta tago de la lunkalendaro. Okaze de tiu festo multaj vjetnamioj loĝante eksterlande revenas hejmen, ĉiuj vendejoj kaj restoracioj estas fermitaj dum pluraj tagoj. Tradicie okaze de la novjaro la domo devas esti purigita kaj homoj vestitaj de novaj vestaĵoj. Kelkajn manĝojn oni preparas nur dum novjaro. Malriĉaj familioj ŝparas monon dum la tuta jaro por pagi la feston.

Aliaj gravaj festoj estas Trang Nguyen, tago de migrantaj animoj, kiu kutime okazas aŭguste (laŭ okcidenta kalendaro). Oni purigas la tombojn kaj ofertas vestaĵoj kaj manĝaĵoj al la animoj de la mortintoj. Dum Trung Thu, la mezaŭtuna festo, oni montras drakodancojn, admiras la rondan lunon kaj manĝas specialajn kukojn. De nelonge Kristnasko estas festotago, sed nur la kristana malplimulto vere festas ĝin.

Dato Esperantigita nomo Vjetnama nomo Rimarkoj
1-a de januaro Novjaro Tết Tây  
Fine de januaro - fine de februaro Tet (Ĉina novjara festo) Tết Nguyên Đán La plej grava festo en la tri unuaj tagoj de la jaro laŭ la luna kalendaro
30-a de aprilo Tago de la liberiĝo de la sudo Ngày Giải Phóng Miền Nam Falo de Sajgono en la jaro 1975
1-a de majo Tago de la Laboro Ngày Quốc Tế Lao Động  
2-a de septembro Tago de sendependiĝo Quốc Khánh Sendependiĝdeklaro de Ho Chi Minh (1945)

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Vjetnama kuirarto, Bánh khọt

La vjetnama kuirarto uzas multajn legomojn kaj aromariĉajn foliojn, do estas malpeza kaj sana. La plej konataj manĝaĵoj estas la phở (nacia plado, farita el riznudeloj kaj bovaĵa buljono), printempaj volvaĵoj (gỏi cuốn, nemchả giò, salatoj kun vinagro, supoj, kaj la chè, tipa deserto surbaze de sojfaboj. Plej fama fiŝa manĝaĵo estas Chả cá Lã Vọng, origine preparata en Hanojo. Menciindas ankaŭ la rizkuko Banĉuno.

Teatro[redakti | redakti fonton]

Tuồng-aktoroj en la 1800-aj jaroj.

Vjetnama teatro havas multajn supervivantajn tradiciajn dramoformojn. Ĝi forte influiĝis de ĉina opero. Diversaj ĝenroj estas Hát tuồng, Hát chèo kaj Cải lương.

Akva pupteatro aŭ rối nước, estas aparta vjetnama arto, kiu estiĝis en la 12-a jarcento. Bambua ekrano kaŝas la pupteatristojn, kiuj staras en akvo kaj uzas longajn stangojn por movi la pupojn antaŭ la ekrano. La Maison des Cultures du Monde (Domo de kulturoj de la mondo) intervenis sukcese ekde 1984 por savi tiun mortontan teatroĝenron. Nuntempe akvoteatro estas tre ŝatata spektaklo por turistoj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Vjetnama muziko varias iom en la tri regionoj, Bắc aŭ nordo, Trung aŭ centro, kaj Nam aŭ suda. La klasika norda muziko estas la plej malnova de Vjetnamujo kaj ĝi estas tradicie pli formala. Klasika vjetnama muziko spureblas ĝis la mongolaj invadoj, kiam vjetnamoj kaptis ĉinan opero-grupon. Klasika centra muziko montras la influon de la kulturo Champa per siaj melankolikaj melodioj.

Vestaĵoj[redakti | redakti fonton]

La tradicia vestaĵo estas la robo "Áo dài". Komence oni portis ĝin en la centro kaj en la sudo de la lando, sed ĝi rapide iĝis la robo reprezentanta la vjetnaman kulturon.

La ĉapo konika: ĝi simbolas la belecon kaj la dolĉecon de la vjetnamoj. Oni portas ĝin en la rizejoj, bazaroj, lernejoj, kaj tiel plu.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Dum grandaj sportaj okazaĵoj Vjetnamio malofte aperas. Tio estas, ĉar en Vjetnamio sporto estas amasa fenomeno, sed mankas strukturoj kaj financoj.

La plej ŝatata sporto estas futbalo. Sed ankaŭ aziaj sportoj kiel tajĝiĉuano, kung fu, vovinam, tekvondo, ĵudo, karateo kaj badmintono estas popularaj. Dum la lastaj jaroj, ĉefe ĉe riĉuloj populariĝis eŭropaj sportoj kiel teniso kaj golfo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.vietnamembassy-usa.org/learn_about_vietnam/culture/evolution/ Arkivigite je 2011-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Evolution of culture, Embassy of Vietnam in the United States of America, alirita la 16-05-2010