Vjetnama lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vjetnama lingvo
Tiếng Việt
Mapo
lingvo • moderna lingvo
vjetnama lingvaro
Parolantoj 76 000 000
Skribo alfabeto de vjetnama lingvo, vjetnamlingva brajlo, chữ Nôm, latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Aŭstralazia
Mon-Kmera
Vjet-Muonga
Vjetnama
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Vjetnamio
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 vi
  ISO 639-2 vie
  ISO 639-3 vie
  SIL VIE
  Glottolog viet1252
Angla nomo Vietnamese
Franca nomo vietnamien
vdr

La vjetnama lingvo (vjetname: Tiếng Việt), tona lingvo, estas la oficiala lingvo de Vjetnamujo. Ĝi estas la denaska lingvo de 87% de la Vjetnama loĝantaro, kaj ankaŭ de ĉirkaŭ du milionoj de elmigrintaj Vjetnamoj. Kvankam ĝi enhavas multajn vortojn pruntitajn de la ĉina kaj antaŭtempe oni skribis ĝin per la Hana skribo, lingvistoj konsideras ĝin kiel unu el la Aŭstralazia lingvaro, el kiuj ĝi havas la plej grandan parolantaron (la dua plej granda, tiu de la kmera lingvo, estas nur dekono de la vjetnama).

Klasifiko

La vjetnama estas ano de la Vjet-muonga sublingvaro de la mon-kmera branĉo de la Aŭstralazia lingvaro, familio kiu ankaŭ inkluzivas la kmeran lingvon de Kamboĝo.

Geografia distribuo

Laŭ Ethnologue, la vjetnama estas ankaŭ parolata en Aŭstralio, Kamboĝo, Kanado, Ĉinio, Ebur-Bordo, Finnlando, Francio, Germanio, Laoso, Martiniko, Nederlando, Nov-Kaledonio, Norvegio, Filipinoj, Senegalo, Tajlando, Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando, Usono, kaj Vanuatuo.

Oficialeco

La vjetnama estas la oficiala lingvo de Vjetnamujo.

Dialektoj

Estas multaj interkompreneblaj dialektoj de la vjetnama. La ĉefaj tri estas la Norda Vjetnama (Hanoja dialekto), Centra Vjetnama (Hue-a dialekto), kaj Suda Vjetnama (Sajgona dialekto).

Ili malsametas tone, sed la Hue-a dialekto estas iel pli malsama ol la aliaj. La tonoj hỏi kaj ngã estas pli distingeblaj en la norda dialekto ol en la suda. La nuna norma elparolo kaj ortografio estas bazata je la dialekto de kleraj parolantoj en Hanojo.

Sonoj

La ĉi-postaj tabeloj priskribas la vjetnamajn fonemojn uzante la Internacian Fonetikan Alfabeton.

Vokaloj

Malvastaj malantaŭaj vokaloj havas rondigon kiel distingaĵo.

i   ɯ, u
e   ɤ, o
ɛ
ɐ
ɔ
a ɑ

Konsonantoj

Bilabiala Alveola Retrofleksa Palatala Velara Glotala
Plozivo p/b t/d, [tʰ]* ʈ c k  
Frikativo f/v s/z ʂ/ʐ ɟ  x
Nazalo m n   ɲ ŋ  
Likvido   l        

* / tʰ/ estas senvoĉa, aspiraciata alveola plozivo

Gramatiko

La vjetnama lingvo, kiel la ĉina kaj la havaja, estas izoliga lingvo, t.e. ĝi ĉefe esprimas konceptojn po unu morfemo je ĉiu vorto, kaj ne, kiel aglutinaj kaj fleksiaj lingvoj, per multamorfemaj vortoj. Ĝia vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.

Leksikono

La plejparto de la vjetnama leksikono elvenas de la ĉina. Fakte, dum miljaroj (ĝis 1945) la vjetnaman oni skribis per ĉinaj signoj. Antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj, la Vjetnamo vere estis parto de Ĉinio. Ankaŭ, la vjetnama havas kelke da franca leksikono laŭ la pli nova historio de Hindoĉinio.

Ortografio

Nuntempe, la skribata lingvo uzas la vjetnaman alfabeton [vjetname: (Chữ) Quốc Ngữ; laŭvorte "(skribo de) la nacia lingvo"]. Tio uzas la latinan skribsistemon bazita sur sia uzado en la alfabetoj de latinida lingvaro,[1] speciale la portugala,[2] kun kelkaj digrafoj kaj la aldono de naŭ diakritsignoj - kvar el ili por krei aldonajn sonojn, kaj la aliaj kvin por indiki la tonon de ĉiu vokalo. La multaj diakritoj, ofte du sur la sama litero, rekonebligas skribitan vjetnaman facile.[3]

Quốc Ngữ (Vjetnama alfabeto)
Litero Nomo Nomo per IFA Valoro per IFA Proksima prononco
A a a [aː˧] [], en iuj dialektoj: [æ] a
Ă ă á [aː˧˥] [a] a
 â [ɤː˧˥] [ɤ] (vokalo proksima al ŝvao)
B b bê; bờ [ɓe˧] [ɓ], ʔb b streĉa
C c xê; cờ [se˧] Ne antaŭ I, Ê, E. [k]/[], [k͡p̚] post O, Ô, U k
D d dê; dờ [ze˧] norde: [z],
sude: [j]
z, j
Đ đ đê; đờ [ɗe˧] [ɗ], [ʔd] d streĉa
E e e [ɛ˧] [ɛ] e malferma
Ê ê ê [] [e] e ferma
G g giê; gờ; ghê [ʒe˧] [ɣ] g frikativata
H h hắt; hờ [hat˧˥] [h] h
I i i; i ngắn [] [i] i
K k ca Antaŭ I, Ê, E. [kaː˧] [k] k
L l e-lờ; lờ [ɛ˧ləː˧˩] [l] l
M m em-mờ;em; mờ [ɛm˧məː˧˩] [m] m
N n en-nờ; en; nờ [ɛn˧nəː˩] [n] n
O o o [ɔ˧] [ɔ] o ferma
Ô ô ô [] [o] o ronda
Ơ ơ ơ [ɤː˧] [ɤː] (kiel ŝvao)
P p pê; pờ; bê phở [pe˧] [p]/[] p
Q q cu; quy; qu [ku˧] QU: norde: [kw],
sude: [w]
kŭ, ŭ
R r e-rờ; rờ [ɛ˧ʐəː˧˩] norde: [z],
sude: [ʐ], [ɹ]
z, ĵ, r
S s ét; sờ; xờ mạnh; xờ nặng [ɛt˧˥] norde: [s],
sude kaj centre: [ʂ]
s, ŝ
T t tê; tờ [te˧] [t]/[] t
U u u [] [u] u ronda
Ư ư ư [ɯ˧] [ɯ] u neronda
V v vê, vờ [ve˧] norde: [v],
sude : [j]
v, j
X x ích; xờ; xờ nhẹ [ik˧˥] [s] s
Y y i dài; i-cờ-rét [i˧zaːj˧˩] [i] i
Duobla konsonantoj
  • GI: same al D.
  • GH: same al G. GH estas literumata antaŭ I, Ê, E.
  • QU: vidu la tabelon.
  • CH: [c] aŭ [] (kiel Esperanta "ĉ"). En la fino de silabo, norde [[ʲk̚]] (kiel "jk" ne-ellasata), sude same al T.
  • KH: norde [x] (kiel "x"), sude [] (kiel "kh").
  • NG: [ŋ] (kiel "ng"), [ŋ͡m] post O, Ô, U. Ĝi estas literumata kiel NGH antaŭ "i", "ê", "e".
  • NH: [ɲ] (kiel "nj"). En la fino de silabo, norde [[ʲŋ]] (kiel "jng"), sude [n] (kiel "n").
  • PH: same al F. Fakte, PH estas uzata multe pli ol F.
  • TH: [] (kiel "th").
  • TR: norde same al CH, sude [[tʂ]] (kiel "cr").

Historio

Origine latinigo de la vjetnama, ĝin kreis en la 17-a jarcento franca jezuita misiisto nomiĝinta Alexandre de Rhodes (1591 ĝis 1660), bazanta ĝin je skribaĵoj de pasintaj portugalaj misiistoj. Dum la franca okupo de la 19-a jarcento, ĝi populariĝis kaj dum la 20-a jarcento preskaŭ ĉia skribaĵo ŝanĝiĝis al quốc ngữ.

Antaŭ la franca okupo, la unuaj du vjetnamaj skribsistemoj estis bazataj je la Hana skribo:

  • la norma ideografia ĉina simbolaro nomata chữ nho ("klerulaj simboloj", 字儒) antaŭe estis uzata por skribi la literaturan ĉinan lingvon.
  • malsimpla variaĵo, chữ nôm, ("sudaj/vulgaraj simboloj", 字喃) kun simboloj kiuj ne ankaŭ ekzistis en la ĉina simbolaro; tiu sistemo pli bone taŭgis la unikajn fonetikajn trajtojn de la vjetnama kiuj malsamis al la ĉina.

La aŭtentika ĉina skribo, chữ nho, estis pli komune uzata, tamen chữ nôm estis uzata de kleruloj (oni devas povi legi chữ nho por legi chữ nôm). Ambaŭ la du skriboj malkomuniĝis el uzo en moderna Vjetnamujo, kaj chữ nôm preskaŭ malaperas.

Ekzempla Teksto

Ĉi tiu teksto elvenas el la unuaj ses linioj de Kim Vân Kiều, epopeo de la fama poeto Nguyễn Du, 阮攸; (1765 ĝis 1820). Ĝi originale estis skribita per la skribo chữ nôm (titolita 金雲翹), kaj ankoraŭ estas ofte studata en Vjetnamio.

Chữ nôm Vjetnama Alfabeto Esperanta Traduko

𤾓𢆥𥪝𡎝𠊛嗟
𡦂才𡦂命窖羅恄饒
𣦆戈沒局𣷭橷
仍調𥉩𧡊罵忉疸𢚸
邏之彼嗇私豐
𡗶青慣退𦟐紅打慳

Trăm năm, trong cõi người ta,
Chữ tài, chữ mệnh, khéo là ghét nhau.
Trải qua một cuộc bể dâu,
Những điều trông thấy mà đau đớn lòng;
Lạ gì bỉ sắc, tư phong,
Trời xanh quen thói má hồng đánh ghen.

Cent jaroj, en tiu mallonga periodo de homa vivo,
Talento kaj Destino konfliktegas.
Oceanoj fariĝas moruskampoj:
dezerta sceno!
Pli da donaĵoj, malpli da ŝanco, tiel estas la leĝo de Naturo
Kaj oni scias ke la blua ĉielo ĵaluzemas pri rozkoloraj vangoj.


Tonoj

Tonoj de la vjetnama. La norda dialekto (maldekstra) kaj la suda (dekstra)

La ses tonoj de la vjetnama estas:

Tona nomo Priskribo diakritilo Tona konturo Ekzemplo Traduko
Ngang sen tono (sen marko) ˧ (33) Pri tiu ĉi sono a ma truo
Sắc altiĝas Dekstra korno ˧˥ (35) Pri tiu ĉi sono á patrino
Huyền malaltiĝas Maldekstra korno ˨˩ (21) aŭ (31) Pri tiu ĉi sono à trompi
Hỏi malaltiĝas, realtiĝas Hoko ˧˩˧ (313) aŭ (323) aŭ (31) Pri tiu ĉi sono  mả tombejo
Ngã ekmalaltiĝas, realtiĝas Tildo Norde ˧ˀ˥ (3ˀ5) aŭ (4ˀ5) Pri tiu ĉi sono ã;
Sude same al Hỏi
ĉevalo
Nặng malalta, glotala Subpunkto ˧ˀ˨ʔ (3ˀ2ʔ) aŭ ˧ˀ˩ʔ (3ˀ1ʔ) Pri tiu ĉi sono  mạ plantido de rizo

Oni skribas tonajn diakritilojn ĉiam super sia vokalo, krom Nặng, kiu estas punkto metata sub la vokalo. Ekzemple, la komuna familinomo Nguyễn komenciĝas per la sono /ŋ/ (la ng de la angla, germana, kaj sveda vortoj Ring), kaj sekvas io simila al "ŭen". La ˜ signifas la tonon ngã, kiu komenciĝas malalte, plimaltaltiĝas, kaj fine altiĝas al la fino de la vorto.

Kiel multaj lingvoj, la vjetnama, origine unusilaba lingvo, kiel videbla en ĝia riĉa tonsistemo kaj silabaj diftongoj kaj triftongoj kiuj intencas distingi inter unusilabaj vortoj, nun estas multasilaba lingvo, klare videbla pro la fakto ke pli ol duono de ĝia abunda leksikono estas multasilabaj kaj kunmetitaj vortoj.

Komputilaj Aferoj

Unikodo enhavas ĉiun literon necesan por skribi la vjetnaman, do en la Esperanta Vikipedio oni povas simple enmeti la ĝustajn unikodajn literojn.

Ekzistas ankaŭ multaj kodpaĝoj kiuj intencas montri vjetnamlingvajn tekstojn, kiel VISCII kaj CP1258.

Kie oni devas uzi ASCII-on, oni ofte uzas la VIQR-sistemon.

Vjetnama literaturo en Esperanto

Eksteraj Ligiloj

Referencoj

  1. Haudricourt, André-Georges. 2010. The Origin of the Peculiarities of the Vietnamese Alphabet. Mon-Khmer Studies 39: 89–104. (Angle)
  2. Roland Jacques (2002). pioneers of Vietnamese linguistics prior to 1650. Orchid Press. (Angle)
  3. Jakob Rupert Friederichsen. 2009. Opening Up Knowledge Production Through Participatory Research? Frankfurt. Page 126. (Angle)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda